Ordinara didelfo (latineDidelphis marsupialis), ankaŭ nomata "nigrorela didelfo" kontraste al la parenco blankorela, estas biologia specio el la genro de didelfoj - malgrandaj mamuloj el la ordo de marsupiuloj, grimpanta sur arboj.
Ĝi estas tre ofta kaj ne estas endanĝerita, ĉar ĝi sukcesas vivi eĉ en urboj. La felo de ordinara didelfo estas uzata en la peltindustrio: ĝi havas longan, iom maldelikatan kaj maldensan hararon kaj estas nomata oposumo.
La bestoj manĝeblas fare de homoj, kaj ilia viando estas estimata ĉefe en kamparaj regionoj de Ameriko. La gusto tre similas al kuniklo, havas malmultan grason kaj estas mola. Ĝenerale, ĝia manĝado estas simbolo de malriĉeco, pro tio, multaj homoj hontas konfesi ĝian manĝadon.
Aspekto
La ordinara didelfo simile grandas kiel doma kato. La suba fela tavolo fakte flacecas, sed estas kaŝata per longaj nigraj haroj kiuj kovras ĝin, dum la ratosimila vosto, la fingroj kaj vizaĝo senfelas. Ĝi havas grandajn orelojn, kiuj estas kutime nigraj, kaj la vizaĝo kutime havas la koloron de pala persiko, kun nigraj lipharoj kaj okuloj kiu reflektas ruĝece en lumo.