Ordeno de Sankta Gregorio la Granda

Ordeno de Sankta Gregorio la Granda
Ordine di San gregorio magno
Kondiĉoj
Aljuĝanto Vatikano
Tipo Civila kaj milita honorordeno
Detaloj
Stato Ĉiam aktiva
Moto Pro Deo et Principe
Rango(j) Granda kruco
Komandoro kun plato
Komandoro
Kavaliro
Statistikoj
Fondo 1-a de septembro 1831 de Gregorio la 16-a
Membroj 17 000
Rilatoj kun aliaj distingoj
Suba distingo Ordeno de Sankta Silvestro
Supera distingo Ordeno de Pio la 9-a
Rubando de la Ordeno de Sankta Gregorio la Granda
Rubando de la Ordeno de Sankta Gregorio la Granda
vdr

La Ordeno de Sankta Gregorio la Granda estas premio konsentita de la Apostola Seĝo (Vatikano), pro civila aŭ milita kialo.

Fondita la 1-an de septembro 1831 de la papo Gregorio la 16-a honore al la papo sankta Gregorio (590-604), ĝi estis modifita en la 30-a de majo 1834.

Prezento

Tiu ordeno celas ordinare rekompenci politikajn servojn en defendo de la papa Ŝtato. Ordenitoj estas katolikoj (tre malofte nekatolikoj), rekompence de siaj servoj al la katolika Eklezio, de nekutimaj laboroj, de subteno al la Apostola Seĝo, de siaj bonaj ekzemploj serve al siaj komunumoj kaj landoj.

Ĝi konsistas el kvar klasoj :

  • Kavaliro / Damo Granda kruco de 1-a klaso (GCSG / DCSG)
  • Kavaliro / Damo Komandoro kun plato (KCSG / DCSG)
  • Kavaliro / Damo Komandoro (KCSG / DCSG)
  • Kavaliro / Damo (KSG / DSG)

Je milita titolo, ĝi estis atribuita al la francaj militistoj, kiuj malblokis Romon en 1849 kaj 1869, kaj al francaj oficiroj de la papaj trupoj, kiuj defendis la papan Ŝtaton de 1830 ĝis 1870.

La insigno de la Ordeno surhavas bildon de Sankta Gregorio averse kaj reverse la moton « Pro Deo et Principe ». Ĝi pendas de ruĝa kaj ora rubando. En eklezia heraldiko, la grandaj krucoj montras ŝildon kun ĉirkaŭanta rubando, kaj tiuj en aliaj rangoj montras ŝildon kun suba rubando.

Ĝia moto estas : "Pro Deo et Principe".

Membroj

La Ordeno enhavas maksimume 17 000 anojn.

Ĉi-poste estas nur kelkaj nomoj. Aliaj membroj de la Ordeno povas aperi en alilingvaj branĉoj de vikipedio. Tradukite al klara Esperanto, tio signifas: Iu prenis tiun liston rekte el la franca vikipedio. Tio klarigas la ekscesan superregon de francaj civitanoj kun iuj franclingvaj civitanoj de Belgeio, Svislando kaj Kebekio. Volante pli da nacia kaj kultura ekvilibro, oni devus preni informojn el aliaj vikipedioj.

  • Paul Anthelme, dramaŭtoro (Francio);
  • Édouard de Castelnau, generalo (Francio);
  • Michel François, historiisto kaj paleografo (Francio, 1973);
  • Henri-Constant Groussau, politikisto (Francio);
  • François Hébrard (1877-1970), universitatano, prezidanto de la gimnastika kaj sporta federacio de Francio (Francio);
  • Emile Herbillon, generalo (Francio);
  • Dina Kawar, ambasadorino de la haŝemita reĝlando Jordanio;
  • Léon Laleau, politikisto (Haitio);
  • marŝalo Armand Jacques Leroy de Saint-Arnaud (Francio);
  • marŝalo Hubert Lyautey (Francio, 1930);
  • Maurice Leclef, kuracisto (Belgio)
  • Honoré Mercier, politikisto (Kanado, 1888);
  • Rupert Murdoch, entreprenisto, (Usono)[N 1];
  • Éric van Oppen, industriisto (Belgio);
  • Anne Joseph Théodore Peyssard (de Passorio), divizigeneralo (Francio 1804-1861);
  • Louis de Podenas, militisto (Francio).

Komandoroj kun plato kaj komandoroj (70 viroj - 0 damo)

Laŭ alfabeta ordo :

  • Paul-Joseph Ardant (1800-1858), generalo de pioniraro, deputito de Moselle[1];
  • Charles Arminjon (Francio);
  • Ernest Arminjon (Francio);
  • Robert Christian Bachmann, profesoro (Svislando, 2006);
  • Henri Bazire (1873-1919), advokato en la apelacia Kortumo de Parizo;
  • Vincent Benzi (Francio, 1952), membro de la socio de Beletristoj de Francio;
  • Louis Beugniez (Francio);
  • Joseph de Biolley (Belgio);
  • Ernest-Ezéchiel-Marie Bon de Barolet, permesita per imperia dekreto de la 13-a de junio 1867 akcepti kaj surmeti la krucon de komandoro, kiu estis al li atribuita de la papo (fonto: datumbazo Léonore - Francio);
  • Louis Adolphe Bonard, guberniestro de Koĉinĉino (Francio);
  • Jacques Bonnin de la Bonninière, grafo de Beaumont (Francio);
  • Édouard Branly (Francio, 1938);
  • Patrick Buisson (Francio, 2012), verkisto, konsilisto pri komunikado;
  • Patrick de Carolis, ĵurnalisto, verkisto, televidanimanto, membro de la francia Akademio pri Belartoj;
  • Auguste Chancerelle, konservisto, 1921 (Francio)
  • Raymond du Chastel d'Andelot de la Howarderie (1902);
  • Paul Chavanon (Francio)
  • Constantin Félicien Cheynet de Beaupré (Francio);
  • Alain Christnacht, supera ŝtatoficisto (Francio, 2011);
  • Félix Clément, muzikisto kaj liturgo;
  • Pierre Cochereau, orgenisto, titolulo de la kirko Notre Dame de Paris, estro de "Conservatoire National Supérieur de Musique" de Liono.
  • Henri Conneau, kuracisto de Napoleono la 3-a;
  • Pierre Cortellezzi (Francio, orgenisto - katedralo de Nancy, 2011);
  • René, grafo de Crouy-Chanel (Francio);
  • Léon de Dax[2], kolonelo de la milico de Alĝero, konsilisto, ano de la registaro de Alĝerio, oficiro de la Honora Legio (Francio, 1854);
  • Alphonse Desjardins (Kebekio, 1913);
  • Louis Alexandre Ladislas de Diesbach-Belleroche, ĉambelano de la Reĝlando Virtembergo (Svislando);
  • Emile Fauconneau Dufresne, konsilisto ĉe la kasacia Kortumo (Francio);
  • Paul Dutronc, profesoro kaj kapelestro (Francio);
  • Antonio Élie, deputito en la Parlamento de Kebekio (Kanado, 1956);
  • Charles-Henri Elie Lefebvre (Francio, 1875);
  • Ernest de Framond de La Framondie, politikisto kaj kuracisto (Francio);
  • Enrico Paolo Frittoli, entreprenisto (Monako, 1996);
  • Jean-Claude Gaudin, politikisto (Francio);
  • Charles-Alexandre Geoffroy de Grandmaison, historiisto (Francio);
  • Albert de Girardin, prefekto (Francio);
  • Léon Givon, konservisto de la muzeo de Puy (diplomatia revuo);
  • Bernard Hay (Francio, 1994);
  • Sélim Hayek, doktoro pri medicino, filo de Patro Youssef el Hayek . (Apostola Seĝo, 1960);
  • Alfred de Jancigny,politikisto (Francio);
  • Ulrich Lampert, profesoro pri juro kaj kanona juro (Svislando, 1917);
  • Hubert Leclef, juĝisto (Belgio)
  • Ludovic Leclef, estro de banko (Belgio)
  • André Latreille, universitatano (Francio);
  • Christian Lavialle, profesoro pri juro en la Universitato Toulouse 1 Capitole (Francio, 2002);
  • Jean Lèques, politikisto (Nov-Kaledonio);
  • Joseph L'Hopital, skribisto (Francio);
  • Rupert zu Loewenstein, bankisto (Royaume-Uni);
  • Henri de Lopinot (Francio, 1930);
  • Charles de Maistre (Francio);
  • Jean-Luc Marion, (Francio), filozofo, eminenta profesoro de universitatoj, membro de la franca Akademio;
  • Bernard Herry de Maupas du Juglart (Francio);
  • Honoré Melanson (Kanado, 1926);
  • Joseph Ménard (1859-1911), politikisto (Francio);
  • Henri de Meeûs (1826-1913) (Belgio);
  • Paul Michaux (1854-1923), kirurgo, prezidanto-fondinto de la gimnastika kaj sporta federacio de la infanaj zorgasocioj de Francio (Francio);
  • Francis-Martin O'Donnell (Irlando, 2007);
  • Maurice Parat (Francio);
  • Emile Parisot, prezidanto-ĝenerala direktoro de la societo La Jeanne d'Arc(Francio, 1926);
  • Camille Pascal (Francio, 2008);
  • Charles Grégoire Léonard Peyssard (de Passorio) (1816-1875), oficiro en la imperia Gvardio (2-a imperio)|imperia Gvardio;
  • Auguste Pittaud de Forges, beletristo, eksa subestro en la ministerio pri milito, komandoro ekde la 18-a de februaro 1853[3]. (Francio);
  • Yves Prévost (Kanado, 1956);
  • Auguste Prou-Gaillard, negocisto (Francio);
  • Charles de Robillard de Beaurepaire, historiisto
  • Louis Roland-Gosselin, (Francio, 1896), pariza kambisto;
  • Georges Rouault (1871-1958), pentristo (Francio, 1953);
  • Pietro Tenerani, skulptisto;
  • Cyrille Vaillancourt (Kebekio, 1947);
  • Fernand Van Goethem (Belgio, 1949);
  • Jean-Louis Vivès, eldonisto (Francio, 1872);
  • Édouard Werlé, urbestro de Reims;
  • Fernand de Wissocq, (1869-1948), Familio Wissocq|politikisto (Francio, 1930).

Kavaliroj kaj damoj (76 viroj - 1 damo)

Laŭ alfabeta ordo :

  • Ara Aharonian, politikisto (Armenio, 2003);
  • Frédéric Audemard d'Alançon, lerninto de la Franca Politeknika Lernejo de Parizo kaj ĝenerala kontrolisto de armeoj
  • Paul Antoine, notario, elstarulo de la katolika instruado (Francio, 1965);
  • Pierre Bardon, orgenisto, titolulo de la baziliko Sainte Marie Madeleine de Saint Maximin la Sainte Baume;
  • Adrien Berbrugger, arkeologo (Francio);
  • Augustin Bonnetty (Francio, 1845);
  • Gaëtan Boucharlat (Francio, 2007);
  • Victor de La Brosse (1867-1952, ĉefadvokato en Riom);
  • Charles Buisine-Rigot, lignaĵisto, ornamisto de religiaj konstruaĵoj (Lille);
  • Philippe Callies, ĉefdiocezo de Monako (2012);
  • Auguste Chancerelle, konservisto en Douarnenez (1935)
  • Jean-Paul Chiasson;
  • Alain Chobert (kapelmastro de la katedralo de Dijon, ĥorestro de la ĥorknabaro, 2011);
  • Balthazard Claraz, kirurga kuracisto de Pio la 7-a kaj Gregorio la 16-a (Savojo, 1817);
  • Ernest Pierre Claudon, subprefekto, (Francio, 16-a de julio 1866);
  • Robert Davoudian (Francio, 2001);
  • Françoise de Dax d'Axat, honora profesorino, eksa estrino de Institut Supérieur d’Interprétation et de Traduction (ISIT), kavaliro de la Ordeno de Artoj kaj Literaturo de Francio (Francio, 2006 [4]);
  • Émile Dehaye (Francio, 1930);
  • Jean Pierre Debeaune (Francio 1882), prezidanto de la liberaj kongregaciaj lernejoj de Liono-Vaise;
  • Adolphe Delmasure (Francio, 1930);
  • Jean-Baptiste Devaux (1827-1900), teksa industriisto (Francio);
  • Kamiel D'Hooghe, orgenisto (Belgio)
  • Wladimir Di Giorgio, honora konsultisto de la Pontifika eklezia akademio (Romo, 1998);
  • Ligori Doumayrou (Francio, 1961);
  • Eugène Droulers (1861-1929), teksa industriisto kaj elstarulo de katolika instruado (Francio, Nord);
  • Pierre Droulers (1889-1944), teksa industriisto, prezidanto de asocioj por libera instruado de Nord (Francio);
  • Julien-Édouard-Alfred Dubuc, industriisto (Kanado, 1904);
  • Pierre-Marie Dumont (Francio, 2005);
  • Jean-Dominique Durand, historiisto (Francio, 2007);
  • Maurice Eblé (1880-1942), elstarulo de sociala katolikismo;
  • Nagy Oidih El-Khoury (Libano, 2005[5]);
  • Max Eraud (1914-1996), brigadgeneralo, prezidanto de la sporta kaj kultura federacio de Francio (Francio);
  • Jacques de Giafferri (kapelmastro de la kolegiato Notre-Dame-la-Grande de Poitiers, kunfondinto de Ensemble Josquin des Prés de Poitiers), kavaliro de la Ordeno de Artoj kaj Literaturo, kavaliro de la Palordeno de Francio;
  • Henri Gormand (Francio);
  • Goudji, skulptisto kaj juvelisto (Francio, 2007);
  • Joseph Grillon, konta fakulo (Francio, 1908-1982)
  • André Groussau (Francio);
  • James Guerin (Kanado);
  • Hubert Guillotin[6] (président du conseil d'administration de l'association gestionnaire de l'Université catholique de l'Ouest Bretagne-Sud à Vannes, 2012);
  • Léon Guillou, kapelmastro de la ĥorejo de la katedralo Saint-Etienne, en Saint-Brieuc, estro de la dioceza ĥoro de la diocezo Saint-Brieuc kaj Tréguier (1929-2009)
  • Élie Janvier de La Motte (1798-1869);
  • Paul-Louis-François de Janzé (Chartres de Bretagne 1883);
  • François Jeanne (Francio, 1858);
  • Edouard Lamy, arkitekto (Francio);
  • Gabriel Lédan (Francio);
  • André Lépine, konta fakulo (Francio, 2006)
  • Charles Leroy, arkitekto (Francio);
  • Stéphen Liégeard, politikisto (Francio);
  • René van der Linden, politikisto (Nederlando, 2004);
  • Francesco Mantica, entreprenisto (Monako, 2009);
  • Auguste Marceau, maroficiro (Francio);
  • Arthur Marie Martin Lauzier, eksa pontifika zuavo (Francio);
  • Ruffin Matungala (Kongo, 2007);
  • Albert des Méloizes, franca arkeologo kaj historiisto, 1879;
  • Anastase Montlouis-Félicité, teritoria administranto (Martiniko, Francio);
  • Gilbert Olivier (1914-1992), advokato, prezidanto de la sporta kaj kultura federacio de Francio (Francio);
  • Charles Ozanam
  • Auguste Pavin de Lafarge, industriisto (Francio);
  • Edouard Pavin de Lafarge, industriisto (Francio);
  • Pierre Pincemaille, orgenisto (Francio);
  • Antonio Pirès (Portugalio, 2005);
  • Urbain Poncet, advokato (Francio, 1927);
  • Henri Portier (Francio);
  • Antoine Richard, silkisto de Liono, industriisto (Francio);
  • Bernard Richard, silkisto de Liono, industriisto (Francio);
  • Joseph Richard, silkisto de Liono, industriisto (Francio);
  • Sébastien Remy, kuracisto (Francio, 1930);
  • Marcel Riou, (Saint-Etienne, Francio, 1961)
  • Edmond des Robert (Francio, 1930);
  • Roger Rossi, entreprenisto (Monako, 2010);
  • Jules Rostand (1820-1889), negocisto, industriisto kaj aferisto;
  • Jules II Rostand (1847-1930), bankisto, urbestro de Andilly;
  • Adrien Rougier, komponisto, orgenisto (Francio, 1965);
  • René Savatier (Francio, 1971);
  • Charles Auguste Senoutzen, industriisto de Lille, (Francio, 1903);
  • Sylvain du Sorbiers de la Tourrasse (Francio, 2008);
  • Jacques de Surmont (Francio, 2004);
  • Alexandre Terreaux (Francio, 1930);
  • Louis Testu de Balincourt (Francio, diocezo de Blois, 2013)
  • Tony Tollet, pentristo (Francio, 1939);
  • Michel Vaillat (Francio, 2008);
  • Mathieu de Vienne (Francio, 1930);
  • Pierre Villaréal, entreprenisto (Vjetnamio, 1971);
  • Etienne Zongo, eklezia servisto (Nov-Kaledonio, 2007).

Membroj pro milita kialo (10 viroj - 0 damo)

Laŭ alfabeta ordo :

  • Georges-Louis de Berthier de Grandry, generalo, grafo de Berthier, komandoro (Francio, 1855);
  • Auguste Cappe de Baillon (Francio);
  • Carlos Cordonnier (Francio);
  • Charles Le Bailly (Francio);
  • Casimir de Limairac (Francio);
  • Émile Mellinet komandoro (Francio, 1853);
  • Antoine de Meyer (Svislando);
  • Charles-Nicolas Michelet (Francio, 1864);
  • Josué Nicolas Pinault, Romo 1870 (Kanado, akceptita kiel komandoro en 1916);
  • Ludovic de Rigaud (Francio).

Notoj

  1. Naskiĝinta en Aŭstralio de skotaj kaj anglaj gepatroj, li fariĝis usonano pro profesiaj kialoj.

Referencoj

  1. Slipo de Paul, Joseph Ardant sur la interretejo de la nacia Asembleo (Francio)
  2. dosiero en la datumbazo Léonore
  3. Laŭ oficiala dokumento : "Restarigo de matrikuloj de la membroj de la Honora Legio, premiitoj per milita Medalo kaj eksterlandaj ordenoj" de la Granda Kancelierejo de la Honora Legio, en la 5-an de marto 1872. Familiaj arkivoj de Yves Philippe de Francqueville.
  4. L’ETIB présente à l’hommage de Françoise de Dax d’Axat[rompita ligilo]
  5. [1]
  6. UCO. H.Guillotin, chevalier de l'Ordre de Saint-Grégoire. Arkivita el la originalo je 2012-01-26. Alirita 2014-07-18 .

Vidu ankaŭ

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!