La oranĝa linio (angleOrange Line, franceLigne orange) (aŭ linio 2) estas unu el la kvar linioj de la Metroo de Montrealo. Ĝi estas la plej grava linio de la reto laŭ la longeco, nombro de pasaĝeroj kaj nombro de stacioj. Parto de la komenca reto en 1966, la oranĝa linio estis etendita en 1980, 1986 kaj 2007. Kun la flava linio, ĝi estas la dua linio iranta preter la teritorion de Insulo Montrealo, tiel priservante la urbon Laval. La oranĝa linio priservas la kvartalojn de Montrealo: Ahuntsic, Villeray, Petite Italie, La Petite-Patrie, Le Plateau Mont-Royal, Centre-Sud, Latin, Vieux-Montréal, Chinois, Centre-ville, Petite-Bourgogne, Saint-Henri, Notre-Dame-de-Grâce, Côte-des-Neiges kaj Saint-Laurent. La linio ankaŭ priservas la kvartalojn de Laval: Pont-Viau kaj Laval-des-Rapides.