En la mondo estas pluraj geografiaj regionoj nomataj "Okcidenta Marbordo", interalie la regiono Okcidenta Marbordo, parto de la provinco Onubo (Huelva) de Hispanio. Tie ĉi temas pri la regiono Okcidenta Marbordo de Novzelando.
La Okcidentmarborda Regiono (angleWest Coast, angleTe Tai Poutini) estas unu el la administraj regionoj de Novzelando, situanta logike ĉe la okcidenta marbordo de la Suda Insulo, kaj estas unu el plej apartaj kaj plej dise loĝataj areoj de la lando. Ĝ estas formata de tri distriktoj: Buller, Grey kaj Westland. La ĉefaj urboj estas Westport, Greymouth kaj Hokitika. Aliaj setlejoj estas Moana,...