Okcidenta Vitorazio, (ĉeĥe: Západní Vitorazsko) hodiaŭ konata pli sub la nomo Vitorazio, estas regiono en sudorienta parto de Sudbohemia regiono en Ĉeĥio, apud limo kun Aŭstrio. La regiono de Okcidenta Vitorazio kun areo 113 km² prezentas nur malgrandan parto de la devena Vitorazio, kiu unue apartenis al Bohemio, sed jam de fino de la 13-a jarcento ĝi apartenis tute al Malsupra Aŭstrio.[noto 1] Tiu ĉi teritorio en ĉirkaŭaĵo de České Velenice estis alligita al Ĉeĥoslovakio de Aŭstrio surbaze de Traktato de Saint-Germain-en-Laye al la 31-a de julio 1920. Temis pri unu el tri teritorioj almembrigitaj el Aŭstrio al Ĉeĥoslovakio.
Ligiloj
Notoj
Rilataj artikoloj