Ogivo en la lingvaĵo de arkitekturo estas a) en kruconervura volbo "subtena, nervure elstara arko, diagonale streĉita sub volbo, por ĝin fortikigi,"[1] kaj b) ĝenerale pintarko[1] respektive pli klare difinite "akuta angulo formata de du renkontiĝantaj samaj kurblinioj".[2] La vorto devenas el la franca lingvo (ogive), origine de la latina verbo augere, „fortikigi“. Ankaŭ aliaj aĵoj formitaj en formo de tia pintarko karakteriziĝas per la adjektivo "ogiva", do "simila al la formo de ogivo", ekzemple la pintoj de multaj modernaj rakedoj. En pasintaj epokoj la termino architecture ogivale (do "ogiva arkitekturo" en la franca lingvo ankaŭ uziĝis sinonime por la gotika arkitekturo.
Laŭ Francisko Azorínogivo estas Arkaĵo konsistanta el du arkoj formante angulon.[3] Li indikas etimologion el la latina augiva, el augere (kreski, grandigi). Kaj li aldonas la tipoterminojn lancoforma, akuta, ekilatera.[4]