Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 03420.
La interurba telefona kodo estas 8617, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
Geografio
Novorossijsk estas sur bordo de nefrostiĝanta profunda golfo de la Nigra Maro.
En la urbo estas fervoja stacio, flughaveno kaj granda mara haveno.
Historio
En la antikvo, la bordoj de la Cemess-golfo estis la loko de Bata, antikva greka kolonio kiu specialiĝis en la grena komercado. Ĝi estas menciita en verko de Strabono kaj Ptolemajo, inter aliaj. La ĝenova komercisto de la familio Ghisolfi funkciigis komercan postenon tie en la mezepoko. Arĥaeologiaj esploroj de la areo estas en frua periodo, sed oni jam malkovris kelkajn interesajn objektojn.
Novorossijsk estis fondita en jaro 1838 kaj havas statuson de urbo ekde jaro 1866.
La urbo havis 93 mil loĝantojn en 1959 kaj 232,1 mil loĝantojn en 2002.