La Norvega Maro estas maro de la Arkta Oceano ĉe la marbordoj de Nord-Eŭropo. Ĝi situas inter Islando okcidente, Skotlando sude kaj Norvegio oriente. En ĝi troviĝas la Ferooj. Ĝi komunikas kun la Atlantiko kaj la Norda Maro sude, la Barenca Maro oriente kaj la Gronlanda Maro norde.