La Nordaj Kalkalpoj (germaneNördliche Kalkalpen), Nordaj Kalkŝtonaj Alpoj aŭ Nordaj Kalkaj Alpoj, estas la montaro de la Orientaj Alpoj norde de la Centraj Orientaj Alpoj situa en Aŭstrio kaj en la apuda Bavario de sudorienta Germanio. La distingo el tiu lasta grupo, kie estas la plej altaj montopintoj, estas bazita sur diferencoj en geologia kompono.
La plej altaj montopintoj en la Nordaj Kalkaj Alpoj estas la Parseierspitze, 3 036 m[1], en la Leĥtalalpoj, la montaro ĉirkaŭ la valo de rivero Lech,[2] kaj la Hoher Dachstein, 2 996 m[3]. Inter aliaj elstaraj montopintoj en tiu montaro estas la Zugspitze, 2 962 m[4], situanta ĉe la Germania-Aŭstria landlimo kaj listigata kiel la plej alta montopinto en Germanio.