Nord-Karolina Ŝtata Universitato

Nord-Karolina Ŝtata Universitato
publika esplorada universitato
publika eduka institucio en Usono
land-grant university (en) Traduki
eldonejo de malfermita aliro Redakti la valoron en Wikidata
moto Think and Do
Pensu kaj Faru
Informoj
fondodato 1887
speco publika universitato
Situo
Geografia situo 35° 47′ 14″ N, 78° 40′ 14″ U (mapo)35.787222222222-78.670555555556Koordinatoj: 35° 47′ 14″ N, 78° 40′ 14″ U (mapo)
lando Usono
urbo Raleigh
adreso 2101 Hillsborough Street, Raleigh, NC, 27695-7001
poŝtkodo 27695-7001
Nombroj
nombro de studentoj 34 767 vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Nord-Karolina Ŝtata Universitato (Norda Karolino)
Nord-Karolina Ŝtata Universitato (Norda Karolino)
DEC
Nord-Karolina Ŝtata Universitato (Usono)
Nord-Karolina Ŝtata Universitato (Usono)
DEC
Map
Nord-Karolina Ŝtata Universitato
vdr

Nord-Karolina Ŝtata Universitato (angle North Carolina State University, ankaŭ mallonge nomata NC State, North Carolina State, NC State University [1] kaj akronime NCSU) estas publika universitato situanta en Raleigh, la ĉefurbo de Norda Karolino, Usono [2]. Ĝi estis fondita en 1887 kaj antaŭe estis nomita North Carolina College of Agriculture and Mechanic Arts.

En la printempo de 2017, ĉirkaŭ 32 000 studentoj studis en la universitato, el kiuj ĉirkaŭ 23 000 por bakalaŭroj kaj ĉirkaŭ 9 000 por altnivelaj diplomoj. Ĉi tiu nombro igas NCSU la plej granda universitato en la karolinoj, kaj norda kaj suda [3]. Inter la konataj diplomiĝintoj de la universitato estas Robert Gibbs, John Edwards kaj Russell Wilson [4].

La universitato ofte estas en la supraj 100 lokoj de la Ŝanhaja rangotabelo kaj de la revuo US News & World Report [5].

Historio

La universitato estis fondita en marto 1887 fare de la ŝtato sub la nomo "North Carolina College of Agriculture and Mechanical Arts". Ĉe tiu tempo la kolegio estis malfermita nur al blankuloj. En 1918, la jaro de la kolegio estis ŝanĝita al la "Ŝtata Kolegio de Agrikulturo kaj Inĝenieristiko". En 1931 la nomo denove estis ŝanĝita kaj la kolegio iĝis la Ŝtata Universitato. En 1947 lernejo de dezajno kaj arkitekturo estis establita en la universitato kaj en 1950 la lernejo de eduko ankaŭ estis establita [6].

En la somero de 1956, sekvante la Brown v. Board of Education verdikto (1954), afro-usonanaj studentoj ankaŭ komencis studi en la universitato [7]. En 1966, pli ol 10,000 studentoj jam studis en la universitato, kaj en la 1970-aj jaroj la Lernejo de Humarecoj kaj Sociaj Sciencoj estis establita [3]. En 1987, dum la 100-a datreveno de la institucio, la NCSU spertis grandskalan renovigadon kun investo de centoj da milionoj da dolaroj [8].

Referencoj

  1. History of University Name Changes – Onboarding Center (en-US). Arkivita el la originalo je 2023-02-27. Alirita 2023-02-27 .
  2. GS 116–4. State of North Carolina. Arkivita el la originalo je April 20, 2013. Alirita June 25, 2008 .
  3. 3,0 3,1 Historical Sketch of North Carolina State University. NC State Libraries. Arkivita el la originalo je March 6, 2012. Alirita May 25, 2008 . Arkivigite je 2012-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
  4. NC State University at a Glance. Arkivita el la originalo je September 26, 2012. Alirita December 23, 2011 .
  5. Carnegie Classifications Institution Lookup. Center for Postsecondary Education. Arkivita el la originalo je 2020-07-19. Alirita July 19, 2020 .
  6. NC State University History & Fun Facts – Onboarding Center (en-US). Arkivita el la originalo je September 26, 2015. Alirita October 3, 2019 . Arkivigite je 2015-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Historical State: History in Red and White First African American undergraduates (1956). Arkivita el la originalo je July 10, 2012. Alirita December 23, 2011 . Arkivigite je 2012-07-10 per Archive.today
  8. Quick Facts. NC State Centennial Campus Partnership Office. Arkivita el la originalo je April 15, 2008. Alirita May 25, 2008 . Arkivigite je 2008-04-15 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!