En julio 2016 la Konstitucia Tribunalo nuligis la balotojn de la 23a de majo2016 kaj la 4an de decembro 2016 en la ripetitaj Prezidentaj Balotoj 2016 venkis la ekologia kandidato Aleksandro Van der Bellen gajninte kun 53,79% de la balot-voĉoj.[2]
Vivo
Hofer pasigis la junulajn jarojn en Pinkafeld. Post la abiturienta ekzameno ĉe la flugteknika lernejo Höhere Technische Bundeslehranstalt für Flugtechnik en Eisenstadt li deĵoris kiel sistema inĝeniero ĉe la flugkompanio Lauda Air. Dum sporta akcidento en 2003 li gravege vunditis ĉe la vertebraro.
Inter 1996 kaj 2007 Hofer estis la landa partisekretario de la FPÖ en Burgenlando. Ekde 2006 li estas vica partiestro burgenlanda. Inter 1997 kaj 2007 li estis urba konsiliano en Eisenstadt, de 1994 ĝis 2006 urba partiestro, inter 2004-2010 distrikta partiestro samloke. De 2000 ĝis 2006 Hofer estis klubestro de la partiklubo ene de la landa parlamento de Burgenlando. Post la balotoj en oktobro 2006 Hofer ekdeputitis en Vieno. En 2005 Hofer la unuan fojon elektitis vica partiestro de la tutnacia partio. En la 18.6.2011 dum jubilea partitago en Graz prezentitis kaj akceptitis la nova partiprogramo pri kies faro ĉefrespondecis Hofer.