Nojorid [noĵorid] (hungare: Nagyürögd [nadjyrøgd]) estas komunumo en Rumanio sud-sudokcidente de Oradea. Administre apartenas al ĝi Apateu, Chișirid, Livada de Bihor, Șauaieu, Păușa, Leș.
Loĝantaro
En 1910 ĝi nombris 1 204 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1 542 (rumanoj).
En la censo de 2002 el la 1.696 vilaĝaj loĝantoj 97,6 % deklaris sin rumanoj.
Historio
Ĝi estis unue menciita skribe en 1273. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (departemento Bihar).
Fonto
Eksteraj ligiloj
-
Situo en la distrikto
-
Preĝejo en Păușa