Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
La Niĝerkonga lingvaro aŭ Kongo-kordofana lingvaro apartenas al la Kongo-Kordofana lingvofamilio. Ĝi dividiĝas je subgrupoj: (1) Okcident-Atlantika - 20 mln, (2) Mandea - 24,6 mln, (3) Volta - 13,4 mln, (4) Kva - 63 mln, (5) Adamaua - 7 mln, (6) Benue-Kongo - 65,7 mln, (7) Niĝera, (8) Kameruna, (9) Bantua.
La Niĝerkonga lingvaro estas la lingvofamilio de popoloj, kiuj loĝas en vasta teritorio inter Atlantika kaj Hinda oceanoj, de Senegalo kaj Centrafrika Respubliko en nordo, ĝis Sudafrika Respubliko en sudo de la kontinento. Ĉi tiu grandega familio dividiĝas je du etnolingvaj grupoj (1) Kordofana kaj (2) Niĝero-Konga. En la unua grupo eniras preskaŭ la tuta loĝantaro de okcident-tropika, centra-tropika, orient-tropika kaj sudafrika regionoj. La dua grupo estas kompare malgranda kaj unuigas popolojn loĝantajn en Sudano. Totala kvanto: 306 mln. Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):
La Niger-Kongo-lingvoj - antaŭe nomataj niger-kordofanaj lingvoj - formas familion el preskaŭ 1.400 lingvoj parolataj de proksimume 400 milionoj da homoj en la okcidenta, centra, orienta kaj suda Afriko. La disvastiĝa regiono etendiĝas de la okcidenta pinto de Afriko ĉe Dakaro orienten ĝis Mombaso kaj suden ĝis Kaburbo.
La Niger-Kongo-grupo estas unu el la kvar de Joseph Greenberg establitaj lingvofamilioj en Afriko. La aliaj estas la afrikaziaj, la nilo-saharaj kaj la kojsan-lingvoj (superrigardo troviĝas en la artikolo listo de afrikaj etnoj). La Niger-Kongo-lingvoj limas en la nordokcidento kaj la ekstrema nordoriento al afrikaziaj, en la centra kaj orienta sudanregiono al nilosaharaj lingvoj. En la sudokcidento la kojsan-lingvoj formas enklavon en la Niger-Kongo-regiono. La plej granda subgrupo de la Niger-Kongo-lingvoj estas la bantuaj lingvoj, kiuj estas parolataj en la suda parto de la Niger-Kongo-regiono de orientniĝerio ĝis Sudafriko (vidu la mapon).
Nomo: [f] Akans; [r] akani - Grupo de popoloj, ĉefloĝantoj de Ganao. Dividiĝas je multaj subgrupoj. Totala kvanto: 7,580 mil, inter ili en Ganao 76%, Ebur-Bordo 22%.
Kredantoj: precipe kristanoj (protestantoj, parto - katolikoj).
JORUBOJ
Nomo: [f] Yorubas; [r] ioruba
Popolo Niĝerio (25,5 mln, 1992). Loĝas ankaŭ en Benino, Ganao, Togolando kaj aliaj afrikaj landoj. Ekzistas multaj subetnaj grupoj, parolantaj en diversaj lingvoj de Niĝera-Konga lingvogrupo. Totala kvanto: 26,2 mln (1992). Literatura
Popolo de Bantua grupo, ĉefloĝantoj de Ruando (7,1 mln). Loĝas ankaŭ en Kongo (Kinŝasa) (pli ol 3,9 mln), Ugando (1,1 mln) k.a. Totala kvanto: 12,35 mln (1992).
Kredantoj: precipe katolikoj, parto de tradiciaj konfesoj.
Nomo: [f] Bantous; [r] bantu - grupo de negraj gentoj de Centra kaj Suda Afriko (Ruandoj, makuoj, ŝonoj, kongoj, malavoj, rundoj, zuluoj, kosoj k.a.), ĉirkaŭ 200 mln (1992).
Lingvoj: bantuaj.
Vaste dislokiĝis (de la 1 jarmilo a.K. ĝis XIX jc.), asimilantaj aborigenajn loĝantojn (pigmeoj, portantoj de koisanaj lingvoj).
BEMBOJ
Nomo: [f] Bembas; [r] bembe
Popolo de Bantua grupo en Zambio, loĝas ankaŭ en Kongo (Kinŝasa). Totala kvanto: 2,350 mil.
Lingvo: ĉibemba (kibemba).
CONGOJ
Nomoj: [m] batsonga; [f] Tsongas; [r] tsonga
Popolo de Bantua grupo en la sudo de Mozambiko (3,5 mln, 1992), en najbaraj regionoj de Sud-Afriko (1,4 mln) k.a. Totala kvanto: 5,3 mln
Popolo de Bantua grupo en Sud-Afriko; 7,39 mln (1992).
Lingvo: kosaa.
Kredantoj: kristanoj.
MAKUOJ
Nomoj: [m] vamakua; [f] Makoua; [r] makua
Popolo de Bantua grupo en Mozambiko (pli ol 6,9 mln, 1992), najbaraj regionoj de Malavio (pli ol 1,3 mln) kaj Tanzanio (300 mil).
Lingvo: makua.
Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj kaj kristanoj (precipe katolikoj).
MALAVOJ
Nomoj: [f] Malawi; [r] malavi - grupo de bantuaj popoloj, ĉefloĝantoj de Malavio (pli ol 6 mln). Loĝas ankaŭ en Mozambiko, Zambio k.a. Totala kvanto: 9,35 mln (1992).
Lingvo: malava.
Kredantoj: tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ kristanoj, muzulmanoj-sunaistoj kaj adeptoj de sinkretismaj kultoj.
OVAMBOJ
Nomoj: [m] ambo; [f] Owambo; [r] ovambo
Popolo de Bantua grupo en Namibio (750 mil, 1992) kaj Angolo (240 mil).
Popolo de Bantua grupo en Sud-Afriko kaj najbaraj regionoj de Zimbabvo kaj Bocvano. Kvanto: 2,85 mln (1987), inter ili en Sud-Afriko ĉirkaŭ 2,76 mln
Kredantoj: tradiciaj konfesoj, parto - kristanoj (protestantoj).
RUNDOJ
Nomoj: [m] barundi; [f] Rundi; [r] rundi
Popolo de Bantua grupo, ĉefloĝantoj de Burundio (4,5 mln). Loĝas ankaŭ en Kongo (Kinŝasa), Ugando kaj Ruando. Totala kvanto: 8 mln (1992).
Parto konservas tradiciajn konfesojn, parto - kristanoj (precipe katolikoj).
SUTOJ
Nomoj: [m] basuto; [f] Southos; [r] suto
Popolo de Bantua grupo, ĉefloĝantoj de Lesoto kaj najbaraj regionoj de Sud-Afriko. Kvanto: pli ol 4 mln (1992), inter ili en Sud-Afriko 2,44 mln, Lesoto 1,6 mln Loĝas ankaŭ en Bocvano.
Lingvo: suta.
Kredantoj: kristanoj, parto de tradiciaj konfesoj.
Popolo de Bantua grupo, ĉefloĝantoj de Svazilando (660 mil) kaj najbaraj regionoj de Sud-Afriko (1,2 mln). Loĝas ankaŭ en Mozambiko. Totala kvanto: 1,87 mln (1992).
Lingvo: svazia.
Konservas tradiciajn konfesojn, parto - baptistoj.