La Nigrakola kriulo aŭ Norda kriulo (Chauna chavaria), estas granda specio de birdo de la malgranda familio Anhimedoj, nome kriuloj. Ĝi estas unu el du specioj el la genro Chauna aŭ ĉaŭnoj, kies aliaj specio estas la Kresta kriulo aŭ Krestoĉaŭno (Chauna torquata).
Distribuado
Tutmonda distribuado en norda Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo
Averaĝe, ili estas 86 al 88.9 cm longaj kaj pezas ĉirkaŭ 3.9 kg. Plej rimarkinda trajto estas la nomiga nigrega kolo, kontrasta kun la griza korpo, pli nigreca dorse kaj flanke. Sur tiu estas blanka kolumo kaj gorĝareo kiu atingas la nudan ruĝan ĉirkaŭokulan areon; ankaŭ la bekobazo estas ruĝa dum la beko estas kornokolora kun pli malhela pinto. La kruroj estas tre fortikaj kaj tre ruĝaj. La krono estas griza same kiel la korpo.
Ĝi estas tre simila al la alia samgenrano, nome Kresta kriulo aŭ Krestoĉaŭno (Chauna torquata), sed tiu montras nukan kreston kaj ne tiom markatan aŭ larĝan nigrablankan kolumon. Ankaŭ ne koincidas la distribuado, ĉar tiu loĝas el sudorienta Peruo al suda Brazilo kaj nordorienta Argentino, do eĉ la teritorioj ne koincidas kaj estas apartaj.
Kutimaro
Ili manĝas nur vegetalojn, ĉefe burĝonojn kaj verdajn partojn de sukoplenaj akvoplantoj. Ili loĝas en marĉoj, lagetoj, ĉe malrapidaj riverbordoj, plej ofte ĉirkaŭe de arbaraj zonoj, en zonoj kiuj portempe inundiĝas.