La Nigrabrila lateralo (Laterallus melanophaius) estas akvobirdo de la rala familio, Rallidae kaj ties genro Lateralo Laterallus. Ĝi estas nomata ankaŭ Ruĝecbrunflanka ralo, alude al la rimarkinda ruĝecbruna koloro en flankoj kio rezultis en la genronomo.[1][2] Ĝi troviĝas en Brazilo kaj en ĉiuj najbaraj landoj de Sudameriko escepte ĉe Ĉilio.[3]
Taksonomio kaj sistematiko
La Nigrabrila lateralo havas du subspeciojn, nome la nomiga L. m. melanophaius kaj L. m. oenops.[1] Tio kio estas nun la Blankgorĝa lateralo (L. albigularis) estis dum ioma tempo traktita kiel tria subspecio.[4]
Aspekto
La Nigrabrila lateralo estas 14 ĝis 18 cm longa kaj pezas proksimume 50 ĝis 60 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. La bekoj de ambaŭ subspecioj havas grizan makzelon kun pizverda tranĉrando kaj pala pizverda mandiblo kun blanka pinto. Iliaj gamboj kaj piedoj estas helgrizbrunaj ĝis olivecbrunaj. La nomiga subspecio havas malhele olivecbrunajn suprajn partojn kun griza nuanco ĉirkaŭ la okulo. La vizaĝo kaj flankoj de la brusto estas ruĝecaj al cinamoruĝecaj. La gorĝo kaj centro de la brusto estas blankaj, la flankoj kaj ventro striecaj blanke kaj nigrecbrune, kaj la subvostaj kovriloj estas malhele cinamoruĝaj. Subspecio L. m. oenops estas simila al la nomiga, sed havas pli palajn suprajn partojn kaj estas ruĝeca sur la antaŭkrono kaj ĉirkaŭ la okulo.[5]
Distribuado kaj habitato
La nomiga subspecio de la Nigrabrila lateralo havas multe pli grandan teritorion el ambaŭ. Ĝi troviĝas de marborda Venezuelo oriente tra la Gujanoj kaj aparte de centra kaj orienta Brazilo suden tra orienta Bolivio, Paragvajo, kaj Urugvajo en nordan Argentinon. Subspecio L. m. oenops troviĝas de suda Kolombio suden tra orienta Ekvadoro en orientan Peruon kaj orienten en okcidentan Brazilon. La specio ĉefe enloĝas nesalakvajn marĉojn kaj similajn pejzaĝojn kiel ekzemple inunditaj paŝtejoj kaj randoj de lagetoj kaj bovlagoj.[1][5]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 25a de Novembro 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Version 6. Dsponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [3] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ 5,0 5,1 Schulenberg, T. S. (2020). Rufous-sided Crake (Laterallus melanophaius), versio 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Eldonisto). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [4] Alirita la 28an de Novembro, 2022