La Nigra saksikolo aŭ Punktita saksikolo (Saxicola caprata) estas birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj en la genro Saxicola. Saxicola devenas el la latinasaxum, roko + incola, loĝanto, dum caprata estas latina por “kapreca”. Temas pri paserinabirdo kiu troviĝas el okcidenta kaj Centra Azio al Suda kaj Sudorienta Azio. Oni agnoskas ĉirkaŭ 16 subspeciojn en ĝia ampleksa teritorio kun multaj insulaj formoj. Ĝi estas familiara birdo de kamparo kaj malferma makiso aŭ herbejo kie ĝi troviĝas ripoze sur pinto de malalta dornarbo aŭ aliaj arbustoj, gvatante por predi insektojn. Ili predas insektojn ĉefe el surgrunde, kaj estis, kiel la aliaj saksikoloj, lokitaj en la familio de Turdedoj, sed nune estas konsiderataj kiel Muŝkaptuledoj.
Ili nestumas en kavaĵoj en ŝtonaj muroj aŭ en truoj en deklivo, kovrante la neston per herbo kaj animala haro.
Aspekto
La Nigra saksikolo estas iom pli malgranda ol la Siberia saksikolo, Saxicola maurus, kvankam ĝi havas similan diketan strukturon kaj staran sintenon.
La maskloj estas nigraj kun blanka pugo, flugilmakulo kaj ventro, kies etendo varias laŭ la subspecioj. La iriso estas malhelbruna, la beko kaj kruroj nigraj. Inoj estas ĝenerale brunecaj (pli ruĝecaj sube) kaj iom striecaj, dum junuloj estas skvamecaj sube, sed malhelaj supre kiel inoj.
Oni priskribis la jenajn rasojn:
nomiga caprata (Linnaeus, 1766) troviĝanta en Luzono kaj Mindoro, en Filipinoj.
rossorum (Hartert, 1910) troviĝanta en NOr Irano SC Kazaĥio S al Afganio kaj Baluĉistano; migranta en SOk Azio (vaganta en Arabio, Israelo). (montras pli da blanko sube ol bicolor, priskribita de Hartert, Jour. f. Orn. 1910:180 sed ne ĉiam agnoskata[1])
bicolorSykes, 1832 troviĝanta en SOr Irano, Pakistano kaj N Barato; migranta al centra Barato kaj eble al suda Barato.[2][3]
burmanicusStuart Baker, 1922 troviĝanta en duoninsula Barato Or al Birmo kaj S Ĉinio (S Siĉuano, Junano), S al Tajlando kaj Indoĉinio. Tiu havas blankon nur en plej suba ventro.
aethiops (P. L. Sclater, 1880) troviĝanta en N Nov-Gvineo kaj Bismarkoj.
wahgiensis Mayr & Gilliard, 1951 troviĝanta en OrC & Or Nov-Gvineo.
Tiu specio estas tre rilata al la komplekso formata de la Eŭropa kaj la Afrika saksikoloj.
[6] El S. c. fruticola el Indonezio la populacio de insulo Mojo ŝajne diferenciĝas el la specimenoj de insulo Lembata Island kun diverĝo ĉirkaŭkalkulata je 360,000 jaroj; S. c. pyrrhonota estas el Okcidenta Timoro (Indonezio).[7]
Ili estis iam popularaj en Bengalo kiel kaĝobirdoj.[8] Ili ankoraŭ troviĝas en loka birdokomerco en kelkaj partoj de Sudorienta Azio.[9]
Distribuado
La Punktitaj saksikoloj estas loĝantaj birdoj en tropika suda Azio el oriento de Mezoriento tra Pakistano, Barato kaj Bangladeŝo orienten al Indonezio kaj Filipinoj. Ili koloniiĝis en Papuo-Nov-Gvineo ĉirkaŭ 1950.[10] Ĝi troviĝas en malfermaj habitatoj inklude arbustejojn, herbejojn kaj terkultivejojn.
Kelkaj populacioj estas migrantaj. Ringita individuo de la subspecio rossorum estis rekuperata en Israelo.[11]
Ankaŭ la populacioj de Barato ŝajne montras sezonajn ŝanĝojn sed tiuj movoj ne estas klaraj. En Karwar en la okcidenta marbordo, ŝajne aperas en oktobro kaj restas ĝis majo sed ne estas vidataj dum la pluvsezono.[12] Ŝajne ili ne ĉeestas en la distrikto Baroda de Gujarato el aprilo al septembro.[13][14]Claud Buchanan Ticehurst notis, ke ĝi estis somera vizitanto de Baluĉistano forirante en oktobro kaj ke la birdoj el Baluĉistano estas nedistingeblaj el tiuj rossorum de Turkmenio.[14]
Kutimaro kaj ekologio
La reprodukta sezono estas ĉefe februaro al aŭgusto kaj ĉefe en marto al junio. La nesto estas konstruita en truo en muro aŭ simila loko kaj kovrita per herbo kaj haro, kaj tie la ino demetas 2-5 ovojn.[1] La ovoj estas malgrandaj kaj larĝaj kun palbluecblanka aŭ rozeca koloro kaj makuletoj je la larĝa pinto.[3]
Nestoparazitado fare de la Komuna kukolo (raso bakeri) estas komuna en la ŝtato Ŝan de Birmo, kie la kukolino vizitas la neston krepuske, forigas ovon kaj rapide demetas sian propran ovon.[15][16]
Maskloj ceremonimontriĝas dum la reprodukta sezono per malfermo de vosto, flugilfrapado kaj pufigo de la blankaj flugilplumoj.[3]
Tiu specio estas insektomanĝanta, kaj kiel ĉe aliaj saksikoloj ĉasas el elstara malalta ripozejo. Oni scias ke ili manĝas tineojn de la grupo de Piraledoj kaj hemipterojn.[17][18]
Oni konstatis nematodajn parazitojn de la genro Acuaria.[19][20] Plenkreskaj birdoj havas malmultajn predantojn kvankam oni konstatis ke vespertoj (Megaderma lyra)[21][22] kaj vintrantaj Marĉostrigoj[23] predas ilin.
Referencoj
↑ 1,01,11,2Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Smithsonian Institution and Lynx Edicions.
↑Law, Satya Churn (1923) Pet birds of India. Thacker, Spink & Co. scan
↑Shepherd, C R (2006) The bird trade in Medan, north Sumatra: an overview. Birding Asia 5:16-24 PDF
↑Bell, HL and GW Swainson (1985). “The colonization, ecology and breeding of the Pied Stonechat Saxicola caprata at Port Moresby, Papua New Guinea”, Ibis127 (1), p. 74–83. doi:10.1111/j.1474-919X.1985.tb05038.x.
↑Davidson J. (1897). “Birds of North Kanara”, J. Bombay Nat. Hist.Soc.11 (4), p. 652–679.
↑Littledale, H. (1886). “The birds of South Gujerat”, J Bombay Nat Hist Soc.1 (4), p. 194–200.
↑ 14,014,1Ticehurst, Claud B. (1927). “The birds of British Baluchistan. Part 1”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.31 (4), p. 687–711.
↑Livesey,TR (1935). “Habits of the Burmese Stone Chat Saxicola caprata burmanica (Stuart Baker)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.38 (2), p. 398–401.
↑Livesey,TR (1938). “Egg-laying of the Khasia Hills Cuckoo (C. c. bakeri) in the nest of the Burmese Stone Chat (Saxicola caprata burmanica)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.40 (1), p. 125–127.
↑Gupta, S. P. & M. Jehan (1972). “On some species of the genus Acuaria Bremser, 1811 from avian hosts from Lucknow”, Japanese Journal of Parasitology21, p. 365–373.
↑Gupta, S. P. & P. Kumar (1977). “On some species of the genus Acuaria Bremser, 1811 from avian hosts from Uttar Pradesh”, Indian Journal of Helminthology29, p. 120–136.
↑Primrose,AM (1907). “Bats feeding on small birds”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.17 (4), p. 1021–1022.
↑Prakash, Ishwar (Nov 1959). “Foods of the Indian False Vampire”, Journal of Mammalogy40 (4), p. 545–547. doi:10.2307/1376273.