Tiu ĉi artikolo pritraktas unu el pluraj samnomaj urboj kun la germanlingva nomo Neustadt ("nova urbo") en Mezeŭropo. Pri la aliaj samnomaj urboj - cetere ekzistas formala komuna asocio de ĉiuj tiuj urboj - vidu la apartigilon Neustadt.
Unuafoje oni dokumente menciis Neustadt en 1333 kiel urbon kun orminado. La fondintoj estis ministoj el Freiberg. Tiam la urbo apartenis ankoraŭ al Bohemio. En la jaroj 1433 kaj 1451 per aĉeto respektive interŝanĝo venis unue duono, poste la dua duono en saksan posedon.
Neustadt situis ĉe multe uzata salovojo, kiu kondukis de Halle tra Stolpen al Bohemio. Pro tio la signifo de la urbo kreskis dum la unuaj jarcentoj de ĝia ekzisto.
Neustadt en Saksio konsistas krom la ĉefa urboparto el la komunumpartoj Berthelsdorf, Krumhermsdorf, Langburkersdorf, Niederottendorf, Oberottendorf, Polenz, Rückersdorf kaj Rugiswalde.
La mezaltmontarapejzaĝo ofertas milde stimulan klimaton kaj bonajn eblecojn ripozi. Tra arbaro, kampoj kaj pratoj kondukas bone signita, ampleksa reto de migro- kaj biciklovojoj. Neustadt disponas pri la plej granda amuzbanejo de orienta Saksio.