Tiu ĉi artikolo pritraktas unu el pluraj samnomaj urboj kun la germanlingva nomo Neustadt ("nova urbo") en Mezeŭropo. Pri la aliaj samnomaj urboj - cetere ekzistas formala komuna asocio de ĉiuj tiuj urboj - vidu la apartigilon Neustadt.
Neustadt bei Coburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Coburg kaj en la distriktaroSupra Frankonio(Oberfranken) de la federacia landoBavario. La komunumo havas areon de 61,89 kvadrataj kilometroj, kaj fine de la jaro 2022 ĝi havis 15 064 loĝantojn. La teritorio en sia norda kaj orienta flanko havas komunan limon kun la najbara federacia landoTuringio. Krome ĝi limas al la komunumoj Sonnefeld sude kaj Rödental okcidente.