Cornelĭus Nepos (naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 100 a.K., mortinta ĉirkaŭ 25 a.K.) estis romia historiografiisto.
Vivo
Li vivis plejtempe kaj estis amiko de Cicerono, Tito Pomponio Atiko kaj Katulo. De liaj multaj, plejtempe historiaj skribitaĵoj estis la plej ampleksa afero kolekto de biografioj de personoj elstaraj (»De viris illustribus«, en minimume 16 volumoj), kiuj laŭ diversaj fakoj estis tiel ordigitaj, ke ene de sama kadro temis unue pri malromiano, poste pri romiano.
Konserviĝis la verko »De excellentibus ducibus exterarum gentium« kun 23 biografioj kaj el la libro »De historicis latinis« la biografioj de Katono la pli maljuna kaj de Atticus. Tamen iam oni dubis pri la aŭtoreco de la Katono-librero pro eraro en la manuskriptoj de ia Emilio Probo el la 4-a jarcento p.K.
La konserviĝintaj »Vitae« estas kunmetitaĵoj nuraj de notoj kun tendenco je anekdotado, ne veraj biografioj. Abundas krome eraroj en ili. Tamen ili, ĉefe pro manko de aliaj fontoj, ja interesas. La lingvo lia estas simpla kaj ne malplaĉa. Kelkaj tamen riproĉas al li stilajn malkorektojn.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1906, p. 290-291 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj