La Nederlanda-Indonezia Unio - nederlandeNederlands-Indonesische Unie, indonezieUni Belanda-Indonesia - interkonsentita en 1949 kaj malfondita en 1954, estis la provo de la ŝtato Nederlando politike ligi al si la eksan kolonion Nederlanda Hindio (la nuna Indonezio) ankaŭ post la ŝtata sendependiĝo. La du ŝtatoj estu ligataj en konfederacio, kies ŝtatestro en persona unio estu la reĝo/reĝino de Nederlando. La konfederacio tamen malpli efikis ol la preskaŭ samtempe ekestinta Franca Unio, kaj multe malplilongdaŭris ol la brite dominita Komunumo de Nacioj.