Nava del Barco

Nava del Barco
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 05697
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 83  (2024) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 5° 32′ U (mapo)40.2925-5.5402777777778Koordinatoj: 40° 18′ N, 5° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 145 m [+]
Areo 29,37 km² (2 937 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nava del Barco (Provinco Avilo)
Nava del Barco (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Nava del Barco
Nava del Barco (Hispanio)
Nava del Barco (Hispanio)
DEC
Situo de Nava del Barco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nava del Barco [+]
vdr

Nava del Barco [NAba delBARko] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Nava del Barco estas komprenebla etimologie kiel Altbieno de El Barco, alude al urbo El Barco de Ávila.

Nava del Barco en la provinco Avilo.
Preĝejo.

Geografio

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 79 loĝantojn. Ĝi perdis 550 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 97 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Umbrías, Navatejares, Tormellas, Gil García, Navalonguilla kaj Puerto Castilla.

Historio

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En 1528 Nava havis 68 impostopagantajn lokanojn.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!