Naturfibro estas ĉiu fibro, kiu venas de naturaj fontoj kiel plantoj, bestoj aŭ mineraloj kaj sen kemiaj transformado povas esti aplikataj. oni do devas distingi ĝin de kemia fibro, kiu estas sinteze farita. Ne al la naturfibro apartenas regeneraĵa fibro, kiu estas farata el celulozo, materialo el renovigeblaj krudaĵoj (ekzemple viskozo el ligno kaj bambuo). Ankaŭ la relative malgrandaj lignofibroj ricevas specialan agnoskon.
La folifibroj estas ankaŭ nomataj en la komerco kaj tekstilindustrui „durfibroj“.[1]
Kaj ananaso kaj kuraŭo kaj karoo apartenas al la familio de la Bromeliacoj. Ilia uzado estas malpli konata kaj plej ofte oni uzas la foliojn kiel kromprodukto de la fruktrikolto.[1].
Apud la sisal-agavo estas tuta vico de aliaj specioj el tiu familio (Agavacoj), kiuj liveras fibrojn, ekzemple el la genro Furcraea. Tiuj fibroj ankaŭ nomiĝas mauricia kanabo.
Krome uzeblas kelkaj junkoj, fendita bambuo kaj aliaj plantoj por ricevi fibrojn. La longaj fibroj de talio kaj kverko estas bonaj krudmaterialo por fari korboj, matoj kaj fadenoj.
Fibroj de besta origino
Ĉe bestoj la harfolikloj formas fibrojn, kiu ekzistas en formo de hararo kaj de la pelto. Esceptoj estas la silkofibroj el la kokono de la silkraŭpaj pupoj kaj el sekrecioj estiĝinta fibroj kiel la aranesilko aŭ la bisusofibroj. Fibroj kiuj estas uzeblaj por fari tekstilaĵoj:
alpako, ljamo, vikuno, gvanako estas haroj de la samnomaj ljamaj specioj. La haroj estas molaj, fajnaj, brilaj kaj iomete vilaj.
angoroa haroj de la Angora-kuniklo kaj ordinara kuniklo. La haroj estas tre fajnaj glataj kaj tre malpezaj kaj ĉar ili ne absorbas akvovaporo ili estas tre izolaj.
kamelharoj estas la lanugo de kameloj. Ĝi estas tre fajna, malpeza kaj iomete vila kaj sablo kolora.
Kaj sukcesa niĉa apliko estas fliso por la eksemado de kresoj, de kiuj estas produktataj ĉiujare ĉirkaŭ 125 ĝis 160 t surbaze de kabanaj kaj linaj fibroj je proksimume samaj kvotoj.
Ekonomio
Jen tabelo, kiu montras la monda produktado de naturaj fibroj laŭ datoj de la ONA.
↑ 1,01,1Robert R. Franck (Hg.): Bast and other plant fibres, Woodhead Publishing, Cambridge, England, 2005, ISBN 1-85573-684-5
Literaturo
Amar K. Mohanty, Manjusri Misra, Lawrence T. Drzal, (Hrsg.): Natural fibers, biopolymers, and biocomposites. Taylor & Francis Group, Boca Ranton FL 2005, ISBN 0-8493-1741-X.
Anton Schenek: Naturfaser-Lexikon. Deutscher Fachverlag, Frankfurt am Main 2001, ISBN 3871506389