La regiona natura rezervejo lago de Posta Fibreno (italeriserva naturale regionale Lago di Posta Fibreno) estas unu el la regionaj naturaj rezervoj establitaj de la regiono Latio de Italio kaj estas administrata kunlabore kun la administrado de la urba komunumo Posta Fibreno kadre de la provinco Frosinone. Ĝi estas fama pro la fakto kaŝi en la kana vegetaĵaro aŭtentikan flosantan insulon, jam menciita de la historiisto Plinio la Maljuna en sia verkaĵo Natura historio[1] La teritorio konsideratas inter la plej taŭgaj lokoj por birdumo en Eŭropo.