Narita (japane: 成田市 [narita-ŝi], Hepburn: Narita-shi) estas urbo en nord-meza parto de la gubernio Ĉiba, en Japanio. En Narita troviĝas la gravega internacia flughaveno Tokio-Narita por internaciaj flugoj el kaj al Eŭropo, Azio kaj Aŭstralio.
Vidindaĵoj en Narita estas la templo Shingon Naritasan-Ŝinsoĝi (konstruita en la jaro 940) en la 17 hektarojn granda parko de Naritasan, la lageto Imba, la Makata-ĝinĝa (ŝintoa sanktejo) en kies centro staras 200-jaraĝa arbo, kaj kelkaj muzeoj, inter ili unu pri kaligrafio.
Historio
Narita fondiĝis en 1954, kuniginte ses vilaĝojn kaj la urbocentron al unuo.
Trafiko
Fervojoj
Aŭtoj
Apudaj komunumoj
Ĝemeliĝoj
Ĝemelurboj de Narita estas [1][rompita ligilo]:
Eksteraj ligiloj