La Flago de la Krime-Tataroj estas helblua tolo kun la flava emblemo
(la t.n. tamga — la familia simbolo ĉe la tjurkaj popoloj) en la maldekstra supra angulo.
La helblua koloro — tradicia ĉe la tjurkaj popoloj — estis uzata jam
en la standardoj de la Krimea Ĥanlando. Al la sama tempo rilatas ankaŭ
la emblemo — tarak-tamga (krime-tataretaraq tamğa), kiu prezentas
la familian emblemon de la reganta dinastio Geray (legu Geraj). Oni opinias, ke
unue tiu simbolo estis uzita de la fondinto de la Krimea Ĥanlando
I Hacı Geray (Ĥaĝi Geraj la Unua)).
En la nova historio la flago iĝis aktive uzata post la Februara Revolucio (1917).
La 28-an de junio1991 tiu flago estis akceptita kiel nacia flago fare
de Qurultay (nacia kongreso de la krime-tataroj).