La Nacia Parko Tarangire (svahileHifadhi ya Taifa ya Tarangire) estas protektita areo en Tanzanio.[1]
La Nacia Parko Tarangire estas la sesa plej granda en Tanzanio post Ruaha, Serengeti, Mikumi, Katavi kaj Mkomazi. La nomo de la parko devenas de la rivero Tarangire, kiu trairas la parkon, estante la sola fonto de akvo por sovaĝbestoj dum la seka sezono. Dum ĉi tiu etapo miloj da bestoj migras al la Nacia Parko Tarangire el Manyara.
Ĝi situas mallongan distancon sudoriente de lago Manyara kaj kovras areon de proksimume 2 850 kvadrataj kilometroj. La pejzaĝo kaj vegetaĵaro tre varias kun miksaĵo ne trovebla aliloke norde de la cirkvito de safari. La monta pejzaĝo estas plena de baobaboj, densaj arbustoj kaj alta herbo.