La Nacia Kongreso (portugaleCongresso Nacional) estas la parlamento, do la leĝdona institucio, de la federacia registaro de Brazilo. Kontraste la la subŝtataj leĝdonaj asembleoj kaj la municipaj parlamentaj ĉambroj, la Kongreso estas duĉambra, formita de la Federacia Senato (portugale Senado Federal, la supera ĉambro) kaj la Ĉambro de deputitoj (portugale Câmara dos Deputados, la malsupra ĉambro). La Kongreso kunvenas ĉiujare en Braziljo de la 2-a de februaro ĝis la 27-a de julio kaj de la 1-a de aŭgusto ĝis la 22-a de decembro.
Laŭ la stato de 2016 la parlamento konsistas el sume 594 membroj: 81 senatanoj kaj 513 deputitoj.
En la supraj skemoj, koloroj bildigas la diversajn politikajn partiojn. Laŭ la nombroj de parlamentanoj aparte grandaj partioj estas