La elekto de la vortoj Assemblée nationale datiĝas de la 17-a de junio1789, danke al konsento inter Sieyès kaj la deputito de Berio, Jérôme Legrand. La unua Nacia Asembleo proklamis sin mem la 17-an de junio1789, kaj fariĝis "Konstituanta Nacia Asembleo" (Assemblée nationale constituante) la 9-an de julio.
Historio
Dua Respubliko (1848-1852)
Ĉar la Parlamento de la Dua Respubliko havis nur unu ĉambron, la Nacia Asembleo estis tiam la sola leĝfara ĉambro. Tiu Nacia Asembleo oficiis ekde la 4-a de majo1848 ĝis la 2-a de decembro1851.
Tria Respubliko (1870-1940)
Inter la falo de la Dua Franca Imperio kaj la fondiĝo de la Tria Respubliko, la Parlamento enhavis monarkistan plimulton kaj nomiĝis ankaŭ Nacia Asembleo. Sed ekde la validiĝo de la konstituciaj leĝoj kreintaj la Trian Respublikon (1875-1940), la malalta ĉambro de la franca Parlamento nomiĝis "Ĉambro de la deputitoj" (Chambre des députés). La vortoj "Nacia Asembleo" estis ja uzitaj, sed ili referencis al la maloftaj kunvenigoj de la du ĉambroj, ekzemple por baloti la Prezidenton de la Respubliko aŭ por modifi la konstituciajn leĝojn de 1875.
Provizora Registaro (1944-1946)
Post la Dua Mondmilito kaj ĝis la validiĝo de la konstitucio de 1946, ekzistis nur unu parlamenta ĉambro : la Konstituanta Nacia Asembleo, kiu enhavis 586 deputitojn.
La unua Konstituanta Asembleo de tiu periodo estis balotitelektita la 21-an de oktobro1945. Tiu Asembleo verkis kaj proponis novan konstitucion, kiu estis malakceptita per referendumo la 5-an de majo1946. Dua Konstituanta Asembleo estis do balotitelektita, kaj la nova konstitucio fine validiĝis la 27-an de oktobro1946.
Kvara Respubliko (1946-1958)
Dum la Kvara Respubliko, la Nacia Asembleo estis la malalta ĉambro, kaj la alta ĉambro estis la "Konsilio de la Respubliko" (Conseil de la République), anstataŭe de la Senato.
Ĝiaj 577 membroj estas balotelektitaj per rekta universala voĉdono, por kvinjaraj mandatoj. La Nacia Asembleo balotas la leĝojn (kiuj plejofte devenas de la registaro) kaj povas ankaŭ proponi leĝojn, samkiel la Senato, kvankam tiuj proponoj malofte validiĝas.
Se la Senato ne balotas leĝon kun ekzakte la samaj vortoj, la leĝa teksto devas reveni al la Nacia Asembleo por nova diskuto : tiu cirkulado inter la du parlamentaj ĉambroj nomiĝas "naveto" (navette) kaj plejofte ebligas finan akordon pri unu versio de la leĝo. Tamen, se la malkonsento daŭradas, la ĉefministro povas kunvenigi "Miksan Paran Komision" (commission mixte paritaire), kiu enhavas 7 deputitojn kaj 7 senatanojn. Tiu komisio proponas novan tekston al la du asembleoj : se la malkonsento ne solvas sin, tiam la Nacia Asembleo povas sole baloti la leĝon, eĉ sen la senata akordo.
La Prezidento de la Respubliko povas disigi la Nacian Asembleon. La lasta disigo okazis en 1997, fare de Jacques Chirac : tio estis politika eraro, ĉar la sekva baloto enoficiigis novan socialistan plimulton, kun Lionel Jospin kiel ĉefministro.
Ekde 1958, la deputita mandato estas nekunigebla kun posteno en la registaro. Se li estas nomumata ministron, deputito disponas unu monaton por fari sian elekton inter la du funkcioj.