Nacia Arbaro Inyo

Nacia Arbaro Inyo
Nacia Arbaro de Usono, arbaro [+]

LandoUsono
Federaciaj ŝtatojKalifornio, Nevado

Koordinatoj37° 51′ 10″ N, 118° 17′ 10″ U (mapo)37.8528-118.286Koordinatoj: 37° 51′ 10″ N, 118° 17′ 10″ U (mapo) [+]
Plej alta punktoMonto Whitney [+]
Akvokolektejo7 702,71 km² (770 271 ha) [+]
Areo7 702,71 km² (770 271 ha) [+]

Nacia Arbaro Inyo (Nevado)
Nacia Arbaro Inyo (Nevado)
DEC
Lokigo de Nevado en Usono
Map
Nacia Arbaro Inyo

Vikimedia Komunejo:  Inyo National Forest [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
lago Mammoth en la Nacia Arbaro Inyo
pino en la Nacia Arbaro Inyo

La Nacia Arbaro InyoNacia Forsto Inyo estas nacia arbaro en Usono. Ĝi situas grandparte (7 445,76 km²) en la federacia ŝtato Kalifornio, kaj je malgranda parto (245,47 km²) en la okcidenta parto de la federacia ŝtato Nevado. Ĝi konsistas el la suda Sierra Nevada oriente de la montkresto inter la Nacia Parko Yosemite kaj la suda parto de la Nacia Parko Sekvojo. La „Nacia Arbaro Inyo“ estas parto de la Blanka kaj Inyo montaroj oriente de la Sierra, per tiu dividita de la valo Owens. En la sudo allimas kun la Nacia Arbaro Sekvojo, centre trans la Sierra-montokresko allimas kun la Nacia Arbaro Sierra kaj en la nordo troviĝas la distrikto Bridgeport Ranger de la Nacia Arbaro Humboldt-Toiyabe. Grandaj partoj de la naciaj arbaroj estas naturaj areoj, nome la plej intensaj de la naturprotektejoj en Usono.

Fondiĝo kaj prizorgado

La nomo „Inyo“ venas de la praloĝantoj de Ameriko kaj ĝi signifas „loĝejo de la Granda Spirito“. Per tiu vorto priskribis la fruaj praloĝantoj la regionon, kiu ĝis hodiaŭ nomiĝas montaro Inyo. La nomo troviĝas ankaŭ en la kantono Inyo, en kiu la plej granda parto de la arbaro troviĝas.[1] La arbaro etendiĝas ankaŭ ĝis la kaliforniaj kantonoj Mono, Tulare kaj Madera respektive ĝis la Nevadaj kantonoj Esmeralda kaj Mineral.

La nacia arbaro Inyo fondiĝis je la 25a de majo 1907. Je la 1a de julio 1945 oni aldonis la teron de la iama Nacia Arbaro Mono. [2] La nacia arbaro estas prizorgata de la Usona Arbara Agentejo, la loka administracio havas sian sidejon en Biŝop.

Longvivaj pinoj

En la Nacia Arbaro Inyo kaj la plej alta regiono de la Blanka Montaro situas inter la limoj de Nevado kaj la Nacia Parko Valo de Morto troviĝas longvivaj pinoj en alteco de pli ol 3.000 m super marnivelo. En la Ancient Bristlecone Pine Forest (arbaro de la longvivaj pinoj), speciale en la t.n. bosko de la Metuŝelaĥoj (angle: Methuselah Grove), ekzistas pluraj longvivaj pinoj (Pinus longaeva, angle: Bristlecone pine), kies aĝo estas pli ol 4.000 jaroj, inter ili ankaŭ la plej maljuna neklona arbo de la mondo. Tiu arbo estas datita en 2012 je aĝo de 5062 jaroj.[3] La bosko havas centron de vizitantoj kaj rondvojon por la vizitantoj.[4].[5]

Ceteraĵoj

La plej alta punkto de Nevado, la lima pinto en la Blanka Montaro troviĝas ĉe la limo de Nevado kaj Kalifornio.

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Inyo National Forest, Frequently Asked Questions, US Forest Service
  2. National Forests of the United States Arkivigite je 2012-10-28 per la retarkivo Wayback Machine, Richard C. Davis, The Forest History Society, 29a de Septembro 2005 (PDF, 341kB)
  3. Rocky Mountain Tree Ring Research: Database of ancient trees (stato: januaro 2013)
  4. Recreation.gov: Schulman Grove Visitor Center
  5. Christopher J. Earle: Pinus longaeva. En: The Gymnosperm Database. 22a de Majo 2011, alirita la 8an de Novembro (angle).

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.