La Muzeo de Naturo kaj Arkeologio (hispaneMuseo de Naturaleza y Arqueología, ĝis 2018 la Muzeo de Naturo kaj Homo (Museo de la Naturaleza y el Hombre) estas muzeo situanta en la urbo Santa Cruz de Tenerife kaj estas la plej granda kaj grava el la muzeoj en la Kanariaj Insuloj. Ĝi enhavas multajn gravajn arkeologiajn trovaĵojn kaj estas konsiderata la plej bona kolekto de antaŭhispanaj objektoj en la Kanariaj Insuloj. La muzeo ankaŭ estas hejmo al signifaj kolektoj en la studkampoj de paleontologio, botaniko, entomologio kaj maraj kaj surteraj vertebruloj. La muzeo konservas la kolektojn en bonega stato kaj estas konsiderata la naturbiblioteko de la Kanariaj Insuloj [1].
La muzeo enhavas la Tenerifan Arkeologian Muzeon, la Kanarian Bio-Antropologian Instituton kaj la Natursciencan Muzeon de Tenerifo. Ĝi situas en la urbocentro de Santa Cruz, en konstruaĵo novklasika stilo, kiu funkciis kiel iama civila hospitalo. La muzeo estis fondita en 1958 kaj estas konsiderata la plej grava muzeo en la grupo de insuloj Makaronezio[2].
La konstanta ekspozicio montras la geologiajn, klimatajn kaj biologiajn kondiĉojn en la Kanariaj Insuloj . La alia parto traktas arkeologiajn trovaĵojn, kiuj ĉefe koncernas la historion de la indiĝenaj loĝantaroj de Kanariaj Insuloj. Precipe, la muzeo havas la plej grandan kolekton de guanĉaj mumioj[3]. La kolekto de la muzeo inkludas la Zanata Ŝtonon (hispanePiedra Zanata), kiu estis malkovrita en 1992 kaj estas trovaĵo por la kulturo de la indiĝenoj de la insulo [4].
La muzeo ankaŭ havas grandan kolekton de fosilioj de prahistoriaj bestoj kiuj vivis en la Kanariaj insuloj, kiel la giganta lacerto (Gallotia goliath), la giganta rato (Canariomys bravoi) kaj la giganta testudo (Centrochelys burchardi).