Mu'aŭija ibn Abi Sufjan (arabe معاوية بن أبي سفيان, Muʿāŭija ibn Abī Sufjān 602 - 680) estis la fondinto de la Omajada dinastio, estis unu el la ĉefroluloj de la batalo de Sifino (julio, 657) kune kun Ali ibn Abi Talib. Li regis en Sirio ekde la epoko de la kalifo Umar ibn al-Ĥattab, prenis la povon en 661 kreante la siria-araban ŝtaton. Pro lia pozicio rilate al la kalifo Ali, li estas malamata kaj malakceptata de la ŝijaanoj.