Movado Ele Não

Movado Ele Não
protesto Redakti la valoron en Wikidata
Lando(j) Brazilo vd
vdr
Jair Bolsonaro
200x200ra[rompita ligilo]
38-a Prezidanto de Brazilo
Periodo 29-a de septembro 2018
Kaŭzoj Prezidenta kampanjo de Jair Bolsonaro
Loko  Brazilo 114 urboj en ĉiuj ŝtatoj kaj en pli ol 50 landoj

La movado #EleNão (portugala pro "ne li"), ankaŭ konata kiel la protestoj kontraŭ Jair Bolsonaro, estis manifestacioj gvidataj de virinoj okazintaj en pluraj regionoj de Brazilo kaj kun malpli intenseco en aliaj landoj. La ĉefa celo estis protesti kontraŭ Jair Bolsonaro kaj lia prezidenta kampanjo. La protestoj, okazintaj la 29-a de septembro 2018, estis la plej multnombraj protestoj fare de virinoj en Brazilo kaj la plej granda populara koncentriĝo dum la brazila ĝenerala elekto de 2018.[1][2]

Kaŭzoj

Citaĵo
 Mi estus nekapabla ami gejan filon. Mi ne intencas mensogi: mi preferas havi filon mian mortinta en aŭtoakcidento ol aperinta kun mustaĉa viro. Por mi li estus mortinta ĉiuokaze 
— Jair Bolsonaro

La manifestacioj estis kontraŭ la prezidenta kampanjo de Bolsonaro, kiu estis plurfoje akuzita pri homofobio, malrespekto al nigruloj, mizogineco kaj seksismo kontraŭ virinoj[3][4][5]

eta[rompita ligilo]

#EleNão

La hashtag #EleNão estis kreita en Brazilo la 12-a de septembro 2018 de la Facebook-grupo Mulheres Unidas Contra Bolsonaro[6]. En nur 12 tagoj, la hashtag #EleNão ricevis pli ol 1,6 milionojn da mencioj kontraŭ kaj favore al la kandidato de PSL por prezidanto de la respubliko, Jair Bolsonaro, en Twitter.[6]

Referencoj

  1. El Pais
  2. El Pais
  3. Huff post. Arkivita el la originalo je 2019-05-18. Alirita 2020-07-24 .
  4. G1
  5. Extra
  6. 6,0 6,1 Epoca

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!