La rapida evoluo de fervoja transporto en Rusio, inkluzive konstruon de la plej granda Transsiberia fervojo (Transsib), postulis pliigon de novaj inĝenieroj kaj teknika personaro.
La 5-an de junio1896 estis establita la Moskva Imperiestra Inĝeniera Altlernejo (IMIU). La 26-a de septembro samjare okazis ĝia inaŭguro en la luita konstruaĵo situanta en Tverskaja strato, Moskvo.
La 20-an de septembro1898 ĝi okupis la novan 3-etaĝan konstruaĵon en la strato Baĥmetjevskaja (nun Obrazcov strato) situanta en Marjina Roŝĉa.
En 1901 oni diplomis la unuajn specialistojn. Ĝis 1913 682 inĝenieroj ricevis siajn prestiĝajn atestojn.
En 1913 IMIU estis renomita al la Moskva Instituto de Fervojaj Inĝenieroj, kun kvinjara instrua periodo. La 27-an de decembro1913 ĝi ricevis la nomon de la imperiestroNikolao II.
Nuntempe ĝi estas la plej granda universitato de la lando, kiu inkluzivas 37 branĉojn en 24 rusiaj regionoj. En MIIT instruiĝas pli ol 118.000 studentoj, el kiuj pli ol 1.800 personoj estas reprezentantoj de 28 landoj. Instruado estas efektivigata de 2508 instruistoj, inkluzive 284 profesorojn kaj 898 docentojn.
Tra la jaroj en la universitato diplomiĝis pli ol 360,000 tre kvalifikitaj specialistoj kun pli alta edukado.
Famaj eks-studentoj
Semjon Belits-Gaiman-Sovetia Olimpika naĝanto
Bidzina Ivanishvili estas Komercisto kaj politikisto El Kartvelio
Vitalij Malkin estas rusa komercisto kaj politikisto
Konstantin Borovoj estas rusa komercisto kaj politikisto