iama elsendinstalaĵo de la usona armeo
La monto Mosisberg proksime al Hofstätten en la Rejnlando-Palatinata distrikto Südwestpfalz estas ĉirkaŭ 610 m alta monto en la centra parto de la mezmontaro Palatinata Arbaro . Ĝi estas la plej alta monto de la montarparto Frankenweide .
Geografio
Situo
La Mosisberg situas en la Naturparko Palatinata Arbaro kaj en la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro – Nordaj Vogezoj . Ĝia pinto estas 2,3 km sude de la domareto Hofstätten , kiu apartenas al la komunumo Wilgartswiesen . La monto estas parto de Frankenweide , kiu estas centra masivo de la Palatinata Arbaro. Ĝi estas la dua plej norda monto el vico da kvar pintoj, kiuj superas altecon de 600 m super marnivelo. En la nordo staras la Eschkopf (alteco 608,3 m) , al sudo sekvas la Hortenkopf (alteco 606,2 m) kaj la Weißenberg (alteco 609,9 m). Trans Eschkopf, Mosisberg kaj Hortenkopf iras la Palatinata ĉefa akvodislimo inter Mozelo /meza Rejno (okcidente) kaj supra Rejno (oriente).
Mosisbruch
En alte situanta plata kavaĵo, kiu troviĝas ĉirkaŭ 700 m sudoriente de la pintoekzistis antaŭe pluvmarĉo , la Mosisbruch . Ĝin nutris du kilometro longa rojo, kiu post tuj poste enfluas la rivereton Wellbach , alfluanto de la rivereto Queich . Oni sekigis la marĉon.
Vidu ankaŭ
Referencoj
<references>