Mortal y rosa

Mortal y rosa
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Francisco Umbral
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1975
vdr

Mortal y rosa (Mortonta kaj rozkolora) estas romano de la hispana verkisto Francisco Umbral publikigita en 1975.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Formale, temas pri hibrida verko kun elementoj propraj de la memorlibroj, la personaj taglibroj, la monologo kaj la poezia prozo. Inter aliaj aferoj, Umbral rakontas la malsanon kaj morton de sia filo, mortinta estante kvin-jaraĝa, pro leŭkemio. La titolo devenas de la lastaj du versoj de La voz a ti debida, poemaro de Pedro Salinas: «a esta corporeidad mortal y rosa / donde el amor inventa su infinito» (al tiu mortonta kaj rozkolora korporeco / en kiu amo inventas sian senfinon).[2]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

  1. Lista completa de las 100 mejores novelas
  2. «Salinas, mortal y rosa». Arkivita el originalo la 25an de oktobro 2017. Konsultita la 24an de oktobro 2017.

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mortal y rosa en la hispana Vikipedio.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!