Moritz Seebeck

Moritz Seebeck

Karl Julius Moritz SEEBECK (naskiĝinta la 8-an de januaro 1805 en Jena, mortinta samloke la 7-an de junio 1884) estis germana instruisto, sekreta ŝtatkonsilisto, konsistoriano kaj kuratoro de la universitato de Jena. Kun aliaj fondis li la Societon pri Turingia Historio.

Estante filo de fizikisto li studis en Berlino ĉe la seminario de August Boeckh li staĝon faris ĉe la renoma berlina lernejo Joachimsthaler Gymnasium. En 1835 li vokiĝis lernejestrecon al Meiningen, por ke reformiĝu la edukada sistemo en la dukujo Saksio-Meiningen. Samtempe li deĵoris kiel instruisto de la tronheredanato Georgo, kiun li estis akompanonta al studoj je la Bonna universitato. Okaze de la princa konfirmacio en 1842, Seebeck nomumiĝis honora civitano de Meiningen. En 1846 li fariĝis vica konsistoriestro en Hildburghausen, pri kio li rezignis du jarojn poste por reiri al Meiningen.

En 1848 li nomumiĝis potenc-komisiito por Saksio-Meiningen ene de la provizora Regna registaro en Frankfurto ĉe Majno: tie li gajnis multajn politikajn spertojn. En 1849 li fariĝis komisiito por la ŝtatoj de Turingio ĉe la administra konsilio en Berlino kaj sekreta ŝtatkonsilisto je Vajmaro. Post politikado estis li inter 1851 kaj 1877 kuratoro universitata en Jena. Li batalis por forta kaj ege sciencen orientita altlernejo. Honoran civitanecon ankaŭ en Jena li ricevis en 1858 pro multo da meritoj pri antaŭenigo kaj financa sekurigo de la universitato. En Jena oni nomis straton por li en la kvartalo Jerusalem, Moritz-Seebeck-Straße; ekde 1990 eĉ aleo nomiĝis por li, Moritz-Seebeck-Allee.

Edzigis lin Ida Krauseneck; filo ilia estis la infanterigeneralo August von Seebeck.[1]

Literaturo

  • Robert Eitner: "Seebeck, Moritz" - ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB), vol. 33, Duncker & Humblot, Leipzig 1891, p. 560–564
  • Gustav Richter: "Moritz Seebeck. Eine Gedächtnisrede, gehalten in der Rose zu Jena am 3. März 1986", che: Zeitschrift des Vereins für thüringische Geschichte und Altertumskunde, vol. 13 (5 N.F.), Jena 1887, p. 1–40.
  • Stefan Gerber: Universitätsverwaltung und Wissenschaftsorganisation im 19. Jahrhundert. Der Jenaer Pädagoge und Universitätskurator Moritz Seebeck. Böhlau Verlag. Köln 2004. ISBN 3-412-12804-X.
  • Kuratorium Meiningen (Hrsg.): Lexikon zur Stadtgeschichte Meiningen. Bielsteinverlag. Meiningen 2008. ISBN 978-3-9809504-4-2.
  • Leni Arnold: „Ein Kleinod, welches [...] einen höchst gewinnreichen Werth in sich schließt“. Der Generalbericht des Kurators Moritz Seebeck von 1854 zur Reorganisation der Universität Jena. In: Werner Greiling / Hans-Werner Hahn (Hrsg.). Tradition und Umbruch. Geschichte zwischen Wissenschaft, Kultur und Politik. Hain-Verlag, Rudolstadt u. a. 2002, ISBN 3-89807-034-4, S. 85–120.

Notoj

  1. Kurt von Priesdorff: Soldatisches Führertum, volumo 10, Hanseatische Verlagsanstalt Hamburg, Hamburgo 1942, p. 224, n-ro 3182

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!