La Fuĵi-monto situas en la tuŝzono de la Eŭrazia, la Pacifika kaj la Filipina Plato, kaj apartenas al la stratumaj vulkanoj de la Pacifika ringo de fajro. Ĝi konsideriĝas kiel aktiva, sed ĝiaj erupcioj okazas nur post longaj paŭzoj. La lasta granda erupcio okazis en 1707 dum la Edo-epoko. Geologoj diferencas kvar stratumoj en la Fuĵi-monto: la plej ena kaj antikva "Sen-komitake" konsistas el ŝtono de tipo andesito, Antaŭ kelkaj jarcentmiloj ekestis la "Komitake Fuĵi", kiu konsistas el bazalto. Antaŭ ĉirkaŭ 100.000 jaroj ekestis la maljuna Fuĵi-monto sur la "Komitake Fuĵi" kaj antaŭ proksimume 10.000 jaroj la moderna Fuĵi-monto formiĝis.
Etimologio
La nomo "Fuĵi-monto" skribiĝas japane kun la ĉinaj simboloj富 ([ɸɯ]; "riĉa"), 士 ([ɕi], /[ʥi]; "samurajo"), kaj 山 (やま/さん, yama/san [jama]/[saɴ]; "monto"). Ĝis la fino de la 19-a jarcento oni legis tion, kiel "Fuji-(no)-yama". Komence de la 20-a jarcento oni eklegis tion "Fuji-san" kun la pli edukita ĉin-japana legmaniero "san" por monto.
La nomo de la monto, "Fuji", estas konsiderata altaĝa kaj verŝajne ekzistis jam antaŭ la alveno de la ĉina skribo kaj la sinojapanaj legmanieroj en Japanio - do la unuaj du simboloj estis elektitaj ne pro ilia signifo, sed pro ilia legmaniero, kiu similas al la nomo de la monto. Se la nomo estas antikva, la en Japanio populara rakonto pri la "senmorteco" (不死, "fushi") kiel origino de la nomo ne eblas vera. Verŝajne la nomo devenas de la nomo de la floro "fuji" (藤 = visterio [wisteria floribunda]), kiu povas kovri bele ŝtonojn. Alia hipotezo estas ke la nomo rilatas al la ĉielarko, japane "niji" (虹; antikve "nuji" plus kelkaj dialektaj formoj). Ambaŭokaze verŝajnas ke la originala nomo rilatas iel al la belproporciitaj kaj simetriaj deklivoj de la monto, kies pinto estas kovrita de eterna glaco.
Historio
Antikva epoko
Fuĵi-monto estas de antikvaj epokoj sankta monto en ŝintoo, la indiĝena religio de Japanio. Post la enkonduko de budhismo kaj la sinkretismo inter ŝintoo kaj japana budhismo, la monto ankaŭ estiĝis budhisma sanktejo. Pro sankteco, la monto estis malpermesata al inoj ĝis la Mejĝi-reformo (1860-aj jaroj).
Edo-epoko
Fuĝi-monto speciale populariĝis en japana kulturo dum la Edo-epoko (17-a ĝis 19-a jarcentoj), kiam Tokio (tiam nomita Edo) estiĝis la ĉefurbo. Unu el la gravaj vojoj el Tokio estis Tōkaidō (japane東海道), kaj Fuĵi-monto estis unu el la plej notindaj vidindaĵoj sur la vojo Tokien. Multaj artistoj faris arton pri Fuĵi-monto; la presaĵoj de Hokusaj estas tre famaj.
Post Mejĝi-reformo
La Mejĝi-reformo rajtigis inojn eniri la monton. La politiko de la apartigo de ŝintoo kaj budhismo (japane神仏分離, shin–butsu bunri), parto de la religia naciismo de tiu epoko, kaŭzis la forigon de statuoj de budhoj kaj renomado de budhismaj nomoj.
La unua ne-japano kiu atingis la pinton de Fuĵi-monto estis la anglo Rutherford Alcock, en 1868; en 1869, la anglino Fanny Parkes, la edzino de la Britia ambasadoro Harry Parkes, estiĝis la unua virino kiu surgrimpis la monton.
↑Laŭ "Esperanto-Japana Vortaro" (2006) de la Japana Esperanto-Instituto, kiu tie esprimas, ke "Monto Fuĵi" estas pli taŭga ol "Fuĵi-Monto".
↑La sola esperanta atlaso "Poŝatlaso de la mondo" de 1970 (Prago), notas la monton kiel "Fuĵisano" (registro, p. 18); ĉiukaze ne estas ajna oficiala vortara pledo por alternativa esperanta vorto "Fuĝi", kvankam tiun vorton foje senpripense kaj erare uzas iuj esperantistoj.