Same kiel la unuaj tri aliaj insuloj el la listo ĝi estas nomata "islote" (insuleto), laŭ la Real Academia Española difinita kiel insulo malgranda kaj sen loĝantoj.[1] Nur La Graciosa ekde novembro 2018 estas la oficiale oka administre sendependa insulo de la Kanarioj - kvankam jam antaŭe ĝi estis loĝita. Montaña Clara situas nordokcidente de la insulo Lanzarote. Daŭre ĝi apartenas al la administra lanzarota municipo Teguise.
La insuleto kovras areon de 1,48 kvadrataj kilometroj.