Monta Badaĥŝano (taĝike Вилояти Мухтори Кӯҳистони Бадахшон/Vilojati Muĥtori Kuhistoni Badaĥŝon respektive en persa alfabeto ولایت مختار کوهستان بدخشان; tradukite "aŭtonoma provinco Monta Badaĥŝano") estas aŭtonomaprovinco en la oriento de Taĝikio. La teritorio limas al Ĉinio, Afganio kaj Kirgizio, sed ne al tre proksima Pakistano sude pro la Vaĥana Koridoro.
Geografio
La teritorio de Monta Badaĥŝano situas 1200 ĝis 7495 metrojn super la marnivelo en la montaro Pamiro. La areo, kiu oriente simila al altmontara dezerto, ampleksas proksimume 63700 kvadratajn kilometrojn - proksimume 40 % de la suma teritorio de Taĝikio.
dschikischen Territoriums.
La averaĝaj temperaturoj en januaro estas −8 °C kaj en julio 24 °C.
Loĝantaro
Monta Badaĥŝano estas loĝata nur de proksimume 218 000 homoj (stato de 2006); tio egalas al proksimume 3 % de la loĝantaro de Taĝikio. La loĝantoj de la provinco, kiuj plejparte bredas bestojn sur montaraj herbejoj, enlande ankaŭ nomatas "montaj taĝikoj" kaj multaj el ili simpatias al plena aŭtonomio de la teritorio.
La administra centro de la aŭtonoma provinco estas Ĥorug, urbo kiu en 2008 havis 29 000 loĝantojn.