Monda pralingvo

Genealogia arbo de la homaro
Pra homo sapiens
Afrikanoj

Kojsana


Kongo-Saharanoj

Niĝerkonga



Nilo-sahara




Ne-Afrikanoj
Sudorientaj azianoj kaj Pacifikaj
Pacifikaj
Hindo-pacifika

Papua




Aŭstralia



Aŭstrika


Aŭstralazia



Mjaŭ-jaŭa Miaa-miena



Ĉinotibeta



Aŭstro-Tajoj

Kradaja (Dajaj)



Aŭstronezia







Eŭraziaj
Eŭrazi-Amerikaj

Afrikazia



Dravida



Kartvela



Amerinda


Nostrata

Hindeŭropa



Urala



Altaja



korea, japana, ajnua,



Ĉukotko-kamĉatka



Eskimo-aleuta




Dene-kaŭkaza

Na-denea



Eŭska



Buruŝaska



Nahala



Jeniseja


Kaŭkazia

Nordokcidenta kaŭkazia



Nordoridenta kaŭkazia







La "arbo" estas konstruita laŭ genetikaj esploroj kiuj evidentigis kiuj homgrupoj estas parencaj inter si, kaj en kiu ordo okazis la disiĝoj. La "folioj" estas provizitaj de la lingva klasifikado, ĉar la rezultoj de genetikaj kaj lingvistaj esploroj grandparte forte koincidas. (laŭ Luca Cavalli-Sforza)

La esprimo monda pralingvo aŭ eĉ monda protolingvo [1] koncernas hipotezan plej lastan komunan praulon de ĉiuj lingvoj de la mondo – antikva pralingvo el kiu deriviĝas ĉiuj nunaj lingvoj, ĉiuj lingvofamilioj kaj ĉiuj mortintaj lingvoj konataj de la lastaj 6000 jaroj de registrita historio.

Enkonduko

Lingvoscienco en la 18-a jarcento ekevidentigis ke oni povas ordigi lingvojn en familiojn. La unuaj evidentigitaj lingvofamilioj estis la hindo-eŭropa kaj ties subfamilioj latinida, ĝermana, slava, kelta, irana ktp. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj lingvistoj penis ordigi ĉiujn lingvojn de la mondo en familiojn kaj iom post iom konstruiĝis arbosimila bildo de la lingva taksonomio kun supozitaj ĉefbranĉoj kiaj la nostrata, la afroazia aŭ la eŭrazia, grandaj branĉoj kiaj hindeŭropa, bantua, urala, altaja, amerinda, malgrandaj branĉoj kiaj latinida, ĝermana kun branĉetoj kiuj arigas dialektojn kaj subdialektojn. Tamen la lingvosciencistoj en tiuj jarcentoj opiniis ke ĉiuj el tiuj superfamilioj estas definitive sendependaj, kaj eĉ la franca societo pri lingvistiko en 1866 en siaj statutoj malpermesis ĉiun ajn esploron pri ebla parenceco inter la diversaj lingvofamilioj de la mondo. Generacioj da lingvistoj do edukiĝis kun tiu kredo kaj eĉ tiu malpermeso, kiu epistemologie similas al la mondkoncepto antaŭ la kopernika revolucio: same kiel ŝokis la samtempulojn de Koperniko ke la tero povus ne esti la centro de la kosmo, la lingvistoj malakceptis ke ĉiuj lingvoj de la mondo povus esti parencaj, kio malkongruas kun la antaŭjuĝo ke la hindeŭropa lingvaro estus supera al ĉiuj aliaj lingvofamilioj. Fakte temis pri defendo de profunde rasisma eŭropcentra mondkoncepto. Tamen laŭlonge de la 20-a jarcento lingvoesploristoj iom post iom evidentigis parencecon de konataj lingvofamilioj kiujn ili ekgrupigis en grandajn superfamiliojn. Lasta ŝtupo de tiu proceso estas la hipotezo ke ĉiuj lingvoj de la mondo fontas el unu nura pralingvo. Tiu hipotezo estis forte kontraŭbatalita de la plej multaj lingvosciencistoj. Tamen fasko da argumentoj apogas tiun hipotezon :

  • esploristoj evidentigis kelkajn radikojn spureblajn en lingvoj el ĉiuj lingvofamilioj de la mondo
  • arkeologiaj kaj biologiaj genetikaj esploroj evidentigis la verŝajnecon de la dissemado de la tuta nuna homaro el unu sola lulilo
  • hipotezo ke la homaro reduktiĝis al nur kelkaj miloj (eble eĉ nur dumil) individuoj antaŭ 70000 jaroj forte pledas por la hipotezo de la pralingvo

La ideo

Laŭ lingva unugenezeco[2], monda pralingvo estus hipoteze parolata proksimume 50 ĝis 100 jarmilojn antaŭ la nuna tempo, la tempo supozata de arkeogenetikistoj por la kladogeneza disiĝo de ĉiuj prauloj de ĉiuj homoj hodiaŭ vivantaj. Tamen, estas neniu garantio ke la monda pralingvo estus pli juna aŭ pli maljuna ol tio, tiel konsiderante kladogenezon netaŭga por difini antikvecon de lingvoj.

Cetere ĝi ne nepre estus la unua lingvo iam parolata, sed nur la plej lasta komuna praulo de ĉiuj lingvoj nun konataj, kaj fontus jam el longa antaŭa evoluo, kaj eĉ estus ekzistinta apud aliaj lingvoj el kiuj restis neniaj spuroj en historiaj tempoj. Ekzemple estas diskutite ĉu la Neandertalaj homoj estis parolkapablaj. Se jes, plej verŝajne ilia lingvo ne fontus de la supre difinita pralingvo. Krome, se ili havis lingvon, tio estus argumento favora al la aserto pri ekzisto de pralingvo, neniel priskribante ties formon, ĉar tio implicus ke la origino de la lingvo antaŭas la homan kladogenezan disiĝon.

Multaj disputas al la subkuŝanta teorio pri unugenezo la supozon ke ĉiuj konataj lingvoj ja derivas el komuna praulo, sugestante ke lingvoj povus esti disvolviĝintaj en apartaj grupoj de prahomoj el pralingvaj komunikrimedoj, konsekvence disputante la ekziston de monda pralingvo, aŭ almenaŭ ŝovante la atenton al glotogoniaj demandoj [3]. Ĉi tiu debato temas precipe pri la difino de la vorto lingvo, kaj ĉu la komuniksistemo uzata de homoj en la tempo de la mitokondria Evo[en] povas esti nomata lingvo en ties baza signifo.

Historio

En 1917 la rusa lingvisto Nikolaj Jakovleviĉ Marr prezentis lingvounugenezan teorion kiu reduktas ĉiujn modernajn lingvojn al kvar praaj fontoj. Surbaze de esploroj de Vladislav Illich-Svitych[en], la usona lingvisto Joseph Greenberg asertis ke oni povas montri malproksimajn rilatojn uzante disputitan aliron kiun li nomis amasa leksika komparo[en]. La lingvoj estas komparitaj uzante limigitan aron da vortoj (inkluzive de funkciaj vortoj kaj afiksoj) simple nombrante la kognatojn. Li eluzis tiun metodon por establi klasifikon de la afrikaj lingvoj. Lia verko vekis konsiderindan intereson ekster la komunumo de la lingvistoj. Ĝi daŭre estas multe debatata.

Sergei Starostin[en] [4] singarde sugestis kelkajn radikojn de la "borea lingvaro[en]" la supozita praulo de diversaj lingvofamilioj de la norda hemisfero; eblaj etimologiaj kongruoj inter la kvar laŭ lia vidpunkto plej grandaj makrofamilioj de la Malnova Mondo, Eŭrazia lingvaro[en], Ŝablono:Iwiki:Afroazia lingvaro, Ĉino-Kaŭkaza lingvaro[en], Aŭstrika lingvaro Aŭstrika lingvaro[en] kun eblaj paraleloj kun Amerinda lingvaro kaj aldono de pluraj afrikaj lingvofamilioj, sed rimarkigante ke estas tiam multe tro frue por paroli pri rekonstruita Borea pralingvo[en], ne menciante mondan pralingvon.

Merritt Ruhlen[en] estas unu el la plej laŭtaj kaj disputataj subtenantoj de la hipotezo pri monda pralingvo.

Rekonstruo

La kompara metodo[en] estas tekniko uzata de lingvistoj por pruvi genezan rilaton inter lingvoj. Uzante tiun metodon lingvistoj povas provi rekonstrui pralingvon el ĝiaj diversaj idoj. Kognatoj estas vortoj kiuj havas komunan originon. Ekzemple angla mouse germana Maus sveda mus rusa myš' (мышь) pola mysz greka mys (μυς). Uzante la komparan metodon lingvistoj konkludis ke en la Hindeŭropa pralingvo la vorto por 'muso' estis mūs. Iuj lingvistoj identigis tion kion laŭ ilia aserto estas eblaj kognatoj kiuj povus pruvi la ekziston de monda pralingvo. Joseph Greenberg proponis uzi kernon de 300 vortoj kiuj laŭ lia sento konsistigas la kernon de ĉiuj lingvoj. Tio entenas pronomojn kaj nomojn de korpopartoj kaj de familianoj. Li kredis ke tiu kernaj vortoj ŝanĝiĝas multe malpli rapide ol aliaj kaj estas bonaj indikiloj por geneza rilato inter lingvoj.[5]

La sekvanta tabelo montras kelkajn radikojn de diversaj lingvofamilioj, kiuj montras similecon.[6] La simbolo V reprezentas nedifinitan vokalon.

lingvo Kiu? Kio? Du Akvo Unu/Fingro Brako-1 Brako-2 kurbi/genuo Haro Vagino/Vulvo Flari/Nazo
Kojsana !kū ma /kam k´´a //kɔnu //kū ≠hā //gom /´u !kwai ĉ'u
Nilo-sahara na de ball nki tok kani boko kutu sum buti ĉona
Niĝerkonga nani ni bala engi dike kono boko boŋgo butu
Afrikazia k(w) ma bwVr ak’wa tak ganA bunqe somm put suna
Kaŭkazia min ma yor rts/q'a ert t'ot' qe muql toma put´ sun
Dravida yāv irantu nīru birelu kaŋ kay menda pūta počču ĉuntu
Eŭrazia [7] kwi mi pālā akwa tik konV bhāghu(s) bük(ä) punče p'ut'V snā
Dene-kaŭkaza [8] kwi ma gnyis ʔoχwa tok kan boq pjut tshām put´i suŋ
Aŭstrika [9] o-ko-e m-anu ʔ(m)bar namaw ntoʔ xeen baγa buku śyām betik ijun
Hindo-pacifika [10] mina boula okho dik akan ben buku utu sinna
Aŭstralia ŋaani minha bula gugu kuman mala pajing buŋku puda mura
Amerinda kune mana p'āl akwā dik'i kano boko buka summe butie ĉuna)

Kelkaj el la hindoeŭropaj vortoj, kiuj fontas el vortoj en tiu tabelo estas qui (Latina), who (angla), aqua (Latin), digit, bough (el la radiko bhāghu- signifanta kubuto aŭ ŝultro), fud (dialekta angla por vulvo).

Baziĝinte sur tiuj kongruoj, la lingvisto Merritt Ruhlen[en] [11] proponis tabelon de bazaj vortoj en monda pralingvo :

Diskutoj

Kritikantoj diris ke laŭ nur statistika vidpunkto, eĉ inter du senrilataj lingvoj, nepre estos verŝajne kelkaj similsonaj vortoj kun similaj signifoj. (Vidu Liston de Swadesh). Al tio Ruhlen respondas ke la similecoj kiujn li evidentigis estas same fortaj kiel tiuj kiuj ebligis evidentigi la parencecon de hindoeŭropaj lingvoj, sekve analoge hazardo ne povas klarigi tiujn similecojn.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • angle The Origin of Language: Tracing the Evolution of the Mother Tongue, Merritt Ruhlen, John Wiley & Sons, 1994
  • france L'Origine des langues, Merritt Ruhlen, (éd. Belin, collection « Débats »), 1994, ISBN 2-7011-1757-7
  • angle Hock, Hans Henrich & Joseph, Brian D. (1996). Language History, Language Change, and Language Relationship: An Introduction to Historical and Comparative Linguistics. Berlin: Mouton de Gruyter. Chapter 17.

Notoj

  1. Protolingvo por uzi la internacie uzatan formon (de:Proto-Welt-Sprache,en:Proto-World language) estas inter la pralingvoj tiu kiu estas la unua en sia familio. NPIV proto/ = 4. prefikso montranta ke la koncernato estas en sia unua, historie origina formo: La protoeklezio, protohistorio (en sama semantika kampo : pra) el la greka πϱὢτος= unua
  2. Unugenezeco estas teorio ke lingvoj formiĝis el nur unu pralingvo—plurgenezeco kontraste hipotezas ke lingvoj ekestiĝis sendepende en diversaj partoj de la mondo.
  3. glotogonio angle: en:Glottogony = scienco pri la origino de lingvoj
  4. Datumbazo de tiel nomataj boreaj etimologioj
  5. La evoluo de homaj lingvoj
  6. The Origin of Language: Tracing the Evolution of the Mother Tongue by Merritt Ruhlen, 1996, p. 103. La tabelo montras malpli ol la duono de la radikaro kompilita de Bengtson & Ruhlen en 1994.
  7. Eŭrazia lingvaro[en]
  8. Dene-kaŭkaza lingvaro[en]
  9. Aŭstrika lingvaro[en]
  10. Hindo-pacifika lingvaro[en]
  11. Vidu la eseon 'Global Etymologies' John D. Bengtson kaj Merritt Ruhlenn en On the Origin of Languages:Studies in Linguistic Taxonomy Merritt Ruhlen. Stanford, CA: Stanford University Press, 1994.

Eksteraj ligiloj

Read other articles:

Australian rugby league club, based in Corrimal, NSW Corrimal CougarsClub informationFull nameCorrimal Rugby League Football ClubNickname(s)CougarsColoursGreen RedFounded1912; 111 years ago (1912)Current detailsGround(s)Ziems Park, Corrimal, New South WalesCoachDrew Keys (2022–Current)CaptainJackson RadmillCompetitionIllawarra Rugby LeagueRecordsPremierships2 (1948,1974) The Corrimal Cougars are an Australian rugby league football team based in Corrimal, a northern suburb ...

 

Technique to compress data Huffman tree generated from the exact frequencies of the text this is an example of a huffman tree. Encoding the sentence with this code requires 135 (or 147) bits, as opposed to 288 (or 180) bits if 36 characters of 8 (or 5) bits were used. (This assumes that the code tree structure is known to the decoder and thus does not need to be counted as part of the transmitted information.) The frequencies and codes of each character are shown in the accompanying table. Ch...

 

Aggretsuko, atau juga dikenal dengan judul Jepang Aggressive Retsuko (Jepang: アグレッシブ烈子, Hepburn: Aguresshibu Retsuko), adalah animasi komedi serial televisi Jepang berdasarkan karakter eponim yang diciptakan oleh Yeti untuk perusahaan maskot Sanrio. Karakter ini pertama kali muncul dalam serial animasi pendek oleh Fanworks yang ditayangkan di TBS Television pada April 2016 hingga Maret 2018. Aggretsukoアグレッシブ烈子(Aguresshibu Retsuko)GenreKomedi[1] Seri ani...

Iglesia de NuestraSeñora de la Merced TorreLocalizaciónPaís España EspañaComunidad Andalucía AndalucíaLocalidad CádizCoordenadas 36°31′43″N 6°17′28″O / 36.528626, -6.291249[editar datos en Wikidata] La iglesia de Nuestra Señora de la Merced situada en la ciudad de Cádiz (España) perteneció al convento de los Mercedarios Descalzos, que se fundó en 1629. Como consecuencia de las sucesivas destrucciones sólo se conserva del edificio ori...

 

Noiron-sous-Gevrey Noiron-sous-Gevrey (Frankreich) Staat Frankreich Region Bourgogne-Franche-Comté Département (Nr.) Côte-d’Or (21) Arrondissement Beaune Kanton Nuits-Saint-Georges Gemeindeverband Gevrey-Chambertin et de Nuits-Saint-Georges Koordinaten 47° 12′ N, 5° 5′ O47.1944444444445.0808333333333Koordinaten: 47° 12′ N, 5° 5′ O Höhe 195–227 m Fläche 6,56 km² Einwohner 1.150 (1. Januar 2020) Bevölkerungsdichte 175 ...

 

Matt Welsh Medallista olímpico Datos personalesNacimiento Melbourne (Australia)18 de noviembre de 1976Nacionalidad(es) AustralianaCarrera deportivaDeporte Natación               Medallero Natación  Australia Juegos Olímpicos PlataSídney 20004 x 100 m estilos BronceSídney 2000200 m espalda [editar datos en Wikidata] Matthew James Welsh (Melbourne, 18 de noviembre de 1976) es un nadador australiano especi...

Ron Watts Datos personalesNombre completo Ronald Michael WattsApodo(s) Ron, RonnieNacimiento Washington D. C.  Estados Unidos21 de mayo de 1943 (80 años)Nacionalidad(es) EstadounidenseFallecimiento Rockville (Estados Unidos)2 de noviembre de 2022Altura 1,98 m (6′ 6″)Peso 95 kg (209 lb)Carrera deportivaDeporte BaloncestoEquipo universitario Universidad de Wake ForestClub profesionalDraft 2ª ronda (puesto 17) 1965 por Boston CelticsClub RetiradoLiga NBAPosición A...

 

Theater am Kornmarkt in Bregenz Das Vorarlberger Landestheater ist ein Theater mit festem Schauspielensemble und zahlreichen Gästen in Bregenz. Es bietet von September bis Juni einen fixen Spielbetrieb für die Stadt Bregenz und das Land Vorarlberg. Inhaltsverzeichnis 1 Geschichte 2 Theater am Kornmarkt 3 Aktuell 4 Intendanten 5 Persönlichkeiten 6 Literatur 7 Weblinks 8 Einzelnachweise Geschichte Das Theater für Vorarlberg wurde 1945 gegründet. Das Stammhaus ist das Theater am Kornmarkt i...

 

For the Are You Being Served? episode, see List of Are You Being Served? episodes. 1966 filmDiamonds Are a Man's Best FriendOriginal theatrical posterDirected byVittorio SalaWritten bySandro Continenza Roberto Gianviti Alberto Silvestri Franco VerucciProduced byEdmondo AmatiStarringFélix Marten Liana Orfei Gastone MoschinCinematographyFausto ZuccoliMusic byPiero UmilianiRelease date 1966 (1966) LanguageItalian Diamonds Are a Man's Best Friend (Italian: Ray Master l'inafferrabile) is a 1...

English princess Anne of YorkLady HowardBorn2 November 1475Westminster Palace, London, EnglandDied23 November 1511(1511-11-23) (aged 36)Burialfirst: Thetford Priory, Norfolklater: Church of St Michael the Archangel, FramlinghamSpouseThomas Howard(m. 1494/95; her death)IssueThomas HowardHouseYorkFatherEdward IV of EnglandMotherElizabeth Woodville English RoyaltyHouse of YorkArms of Plantagenet Edward IV Elizabeth, Queen of England Mary Cecily, Viscountess Welles Edward V, King of England ...

 

1932 Detroit WolvesLeagueEast–West LeagueBallparkHamtramck StadiumCityHamtramck, MichiganRecord29–9 (.757)League place1stOwnersCumberland PoseyManagersDizzy Dismukes The 1932 Detroit Wolves baseball team was a Negro league baseball team that competed in the East–West League (EWL) during the 1932 baseball season. The team compiled a 28–9 record (26–5 against EWL opponents) and won the EWL pennant, finishing six-and-a-half games ahead of the second-place team.[1][2 ...

 

This article does not cite any sources. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: List of heirs to the throne of Liechtenstein – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (July 2014) (Learn how and when to remove this template message) Politics of Liechtenstein Constitution 1921 Constitution Monarchy Prince (list) Hans-Adam II Hereditary Prince and Regent A...

Questa voce sull'argomento atleti italiani è solo un abbozzo. Contribuisci a migliorarla secondo le convenzioni di Wikipedia. Segui i suggerimenti del progetto di riferimento. Riccardo Materazzi Nazionalità  Italia Altezza 176 cm Peso 63 kg Atletica leggera Specialità Mezzofondo Società Atletic Club Bergamo Record 800 m 1'4603 (1984) 1500 m 3'3579 (1984) Carriera Nazionale Italia Palmarès Competizione Ori Argenti Bronzi Europei indoor 0 1 0 Per maggiori dettagli vedi qui Statis...

 

1996 novel by Michael Crichton Airframe First edition coverAuthorMichael CrichtonCover artistChip KiddCountryUnited StatesLanguageEnglishGenreTechno-thrillerPublisherKnopfPublication date1996Media typePrint (Hardcover)Pages352ISBN0-679-44648-6OCLC35723547Dewey Decimal813/.54 21LC ClassPS3553.R48 A77 1996 Airframe is a novel by the American writer Michael Crichton, his eleventh under his own name and twenty-first overall, first published in 1996, in hardcover, by Knopf and then ...

 

Human settlement in EnglandBuckland St MaryThe Old Rectory, Buckland St MaryBuckland St MaryLocation within SomersetPopulation521 (2011)[1]OS grid referenceST268132DistrictSouth SomersetShire countySomersetRegionSouth WestCountryEnglandSovereign stateUnited KingdomPost townChardPostcode districtTA20Dialling code01823PoliceAvon and SomersetFireDevon and SomersetAmbulanceSouth Western UK ParliamentTaunton Deane List of places UK England Somerset 5...

The sack of Thessalonica in 904, from the Madrid Skylitzes. John Kaminiates (Greek: Ιωάννης Καμινιάτης, fl. tenth century) was a Greek resident of Thessalonica when the city, then one of the largest in the Byzantine Empire, was besieged and sacked by a Saracen force led by Leo of Tripoli in 904. His account of the city's plunder, On the capture of Thessalonica, (Εις την άλωσιν της Θεσσαλονίκης, Eis tēn alōsin tēs Thessalonikēs) survives in four ...

 

Dieser Artikel behandelt den Ort. Zum gleichnamigen Comic siehe Shenzhen (Comic), zum Asteroiden siehe (2425) Shenzhen, zum Automobilhersteller siehe Shenzhen Baoneng Motor. Shēnzhèn Shì 深圳市 Shenzhen Shenzhen (Volksrepublik China) Shenzhen Koordinaten 22° 37′ N, 114° 4′ O22.62114.07Koordinaten: 22° 37′ N, 114° 4′ O Lage von Shenzhen im Perlfluss-Delta Basisdaten Staat Volksrepublik China Region Südchina Provinz Guangdong ISO 3166-2...

 

Penny Dreadful ملصق الموسم الأول وتظهر فيه واحدة من الشخصيات الرئيسية النوع دراما رعب إثارة نفسية تأليف جون لوغان إخراج ج. ا. بايونا ديربلي والش كوكي جيدرويس جيمس هوز سيناريو جون لوغان بطولة جوش هارتنت تيموثي دالتون إيفا جرين بيلي بايبر روري كينير داني ساباني هاري تريدواي ريف كا...

Logo do Programa Nacional de Atenção à Criança e ao Adolescente (PRONAICA) compondo as torres de um CAIC. Os Centros de Atenção Integral à Criança e ao Adolescente (CAICs) foram um programa educacional brasileiro criado pelo governo Fernando Collor de Melo (1990-1992). História O nome do então presidente Itamar Franco gravado na pedra fundamental da construção de um CAIC. Autores da educação apontam que o projeto tem inspiração em dois projetos anterioresː o Escola Parque, de...

 

Linux (Kernel) Entwickla Linus Torvalds u. v. m. Lizenz(n) GPLv2 Neiste Vasion 4.19.6 (1. Dezemba 2018) Architektur(n) IA-32, AMD64, Alpha AXP, Sun SPARC, Motorola 68000, PowerPC, ARM, Hitachi SuperH, IBM S/390, MIPS, HP PA-RISC, IA-64, AXIS CRIS, Renesas M32R, Atmel AVR32, Renesas H8/300, NEC V850, Tensilica Xtensa und Blackfin Sunstigs Preis: wiasd wuistSprache: Englisch kernel.org A gscheid umbauts KDE mit am grod og'fanganem Schafkopf-Spui Linux (oda a GNU/Linux) is a frei...

 

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!