La Monda Rugbea Organizaĵo (MRO, angle World Rugby aŭ International Rugby Board, akronime IRB ĝis novembro 2014), estas la monda estraro por la sportoj de rugbeo 15 kaj rugbeo sepopa. Ĝi estis fondita en 1886 kiel la International Rugby Football Board (IRFB) fare de la unuiĝoj de Skotlando, Irlando kaj Kimrio. En 1890, Anglio, kiu komence rifuzis aliĝi, iĝis la unua nova membro [1].
La ĉefsidejo de la MRO estas en la irlanda ĉefurbo, Dublino. La asocio havas 132 membrojn (januaro 2023) kaj ses regionajn asociojn [2]. La MRO aranĝas kelkajn el la plej gravaj internaciaj turniroj, plej precipe la kvarjaran Rugby Union World Cup.)
Referencoj
Eksteraj ligiloj