La Monda Para-atletika Ĉampioneco aŭ Monda Atletika Ĉampioneco de IPK, kaj en anglaWorld ParaAthletics Championships, konata ankaŭ kiel la IPC Athletics World Championships antaŭ 2017, estas evento organizita de la Internacia Paralimpika Komitato (IPK). Atletoj kun fizika miskapablo konkurencas, kaj en kelkaj eventoj ankaŭ atletoj kun intelekta malkapablo. Origine ĝi estis organizita ĉiun kvaran jaron, sed tio ŝanĝiĝis en 2011 kaj ĝi estas nune organizita ĉiun duan jaron.[1]