La Monda Medicina Asocio (WMA) estas internacia kaj sendependa konfederacio (tegmenta organizaĵo) de multaj naciaj medicinaj asocioj tra la mondo, ĉefe naciaj kuracistaj organizaĵoj, reprezentante kuracistojn tutmonde. La WMA estis fondita en la jaro 1947. En 2024 ĝi kalkulis 114 naciajn kuracajn asociojn, kuniĝo de pli ol 10 milionoj da kuracistoj.[1][2] kiuj rajtas ankaŭ unuope aliĝi al ĝi ("Associate Membership". La WMA ofte prilumas aktualajn temojn kaj donas klarajn rekomendojn al kuracistoj koncerne etikan sintenon en specialaj cirkonstancoj.
Celo
La celo de la WMA estas internacie certigi la plej altajn internaciajn normojn en kuraca edukado, kuraca scienco, kuraca arto, kuraca etiko kaj sana prizorgo por ĉiuj homoj en la mondo.[3]
Ĉiuj dokumentoj kaj eldonoj (kelkaj en diversaj lingvoj) pri la politiko de WMA estas senpage elŝuteblaj sur ilia retejo.[5]
Deklaracio de Ĝenevo en Esperanto
En septembro 1948 la WMA publikigis la unuan version de moderna „ĵuro de la kuracisto“, la t.n. Deklaracio de Ĝenevo. Tiu grava teksto estis aktualigita en oktobro 2017 dum la kunveno de la WMA-delegitoj en Ĉikago.
UMEA sukcesis rapide traduki kaj publikigi la plej aktualan version de tiu „Deklaracio de Ĝenevo“ en Esperanto kaj elŝutebla sur la retejo de UMEA. Tiu deklaracio interalie rekomendas ke la kuracistoj ne uzos sian medicinan scion por malrespekti homajn rajtojn nek civitanajn liberecojn, eĉ se minacite. Ĝi stipulas ankaŭ ke la kuracisto ne permesos, ke konsideroj de aĝo, malsano aŭ handikapiteco, kredo, etna origino, sekso, nacio, politika aneco, raso, seksa orientiĝo, socia pozicio aŭ ajna alia faktoro staru inter ilia devo kaj ilia paciento.
Deklaro de Tokio. Gvidlinioj por Kuracistoj Koncerne al Torturo kaj alia Kruela, Nehoma aŭ Sendigniga Trakto aŭ Puno en Rilato al Enkarceriĝo kaj Malliberigo