La Monda Federacio de Sciencaj Laboristoj (france Fédération mondiale des travailleurs scientifiques, akronime FMTS; angle World Federation of Scientific Workers, WFSW) estas organizaĵo kunvenanta sciencistojn el la tuta mondo fondita en 1946 en Londono fare de la Brita Asocio de Sciencaj Laboristoj (malfunkcia en 1968). Lia unua prezidanto estis Frédéric Joliot-Curie. Ĝia sidejo estas nuntempe en Montreuil, apud Parizo.
Priskribo
La Monda Federacio de Sciencaj Laboristoj estis fondita en 1946, post la atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako. Certa nombro da sciencistoj volas demokratan kontrolon de la evoluo de la scienco por eviti ĝiajn ekscesojn kaj konscias pri sia socia rolo. Fronte al Unesko, kiu estas tro interregistara, naskiĝis la ideo de internacia organizaĵo de sciencistoj.
Ties celo estas esti engaĝita internacie en ĉiuj flankoj de la rolo de scienco, la rajtoj kaj devoj de sciencistoj kaj ilia socia respondeco. Laŭ kelkaj opinioj, ĝi estis komunista fronto dum la epoko de la Malvarma Milito [1][2]. La federacio oponis nukleajn testojn farita de ajnaj statoj [3].
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj