La modernaj provincoj de Svedio (svedeLän) dividas la svedan ŝtaton en 21 subŝtatajn administrajn unuojn. Ili diferenciĝu de la historiaj provincoj de Svedio, kvankam iuj limoj de la historiaj kaj modernaj provincoj similas.
La institucioj de la modernaj provincoj plenumas ŝtatajn administrajn taskojn je regiona nivelo (escepte de la financa, justica kaj armea administrado). Aparte de la provincaj institucioj ekzistas komunumaroj, svede nomataj landsting, kiuj estas kunligoj de svedaj komunumoj kaj kune transprenas iujn taskojn de la komunuma administrado, kvankam la limoj de la komunumaroj plejparte identas al tiuj de la modernaj provincoj.
Historio
Sekve de la politikaj reformoj de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo kaj lia kancelieroAxel Oxenstierna en la jaro 1634 noviĝis ankaŭ la politike administra divido de la lando, kaj kreiĝis provincoj (svede län), kiuj estis gviditaj de ŝtata reprezentanto (svede landshövding, "landa ĉefulo"), komparebla al guberniestro. Grandaj ŝanĝoj okazis en 1810, kiam la Rusia Imperio forprenis de Svedio Finnlandon kaj tenis ĝin sub la nomo de rusa Grandprinclando Finnlando, kaj en la 1990-aj jaroj, kiam kreiĝis la du nunaj provincoj Skåne län parenca al la historia provinco Skanio (en 1997 per unuigo de la ĝistiamaj modernaj provincoj Malmöhus län kaj Kristianstads län) kaj Västra Götalands län parenca al la historia provinco Vestrogotio (en 1998 per unuigo de la ĝistiamaj modernaj provincoj Göteborgs och Bohus län, Älvsborgs län kaj Skaraborgs län).
Organizado
Gvidanto de la provinca administrantaro daŭre estas la provincestro (svede landshövding), kiun la sveda registaro nomumas por oficperiodo de ses jaroj. Tiu persono estas prezidanto de provinca registaro (svede länsstyrelse), kiu ekde la 1970-aj jaroj estas elektata pere de la provincaj parlamentoj. La interna organizado de la provinca registaro kaj la disdivido de oficoj inter la registaranoj varias laŭ la provinco kaj ne ekzistas unueca modelo.