La minnana aŭ sudmina lingvo (tradicie 閩南語 simpligite 闽南语 pinjineMǐnnán yǔ, pe̍h-ōe-jīBân-lâm-gí/Bân-lâm-gú 'Suda Fuĝjana lingvo') estas parolata en Ĉinio (ĉefe en Fuĝjano kaj Tajvano) de proksimume 45 milionoj da parolantoj. Ĝia ISO-kodo estas zho. La lingva kontinuo inkluzivas interalie la hoklan lingvon parolatan en Tajvano. Dialekto parolata sur la insulo Hajnano ankaŭ estas konsiderata kiel sudmina, kvankam ĝi tro diferencas de la aliaj dialektoj por parola interkompreniĝo.
Ekzistas Vikipedio en la minnana lingvo. En ĝi estas uzata latinalfabeta skribope̍h-ōe-jī, kiun oni uzas por skribi la dialektojn de la sudmina. Ne ekzistas superregiona norma formo de la lingvo.