Minejo Victor estis karbominejo en Castrop-Rauxel. Post kiam oni trovis en la vilaĝoj Rauxel kaj Ickern subterajn karbokuŝejojn, la minasocio Viktor komencis en 1871 fosi unuan ŝakton. Tiu atingis en 1875 sian celprofundecon kaj plene funkciis en 1877. Finfine la minejo konsistis el entute kvar transportŝaktoj, kies karbon prilaboris du koaksigejoj. En 1934 oni starigis apud ŝakto 1/2 ĥemifabrikon, pro kio la minejo eniĝis dum la Dua Mondmilito en la fokuson de aliancanaj aeratakoj. En 1968 la minejo eniris en la posedaĵon de Ruhrkohle AG. En 1970 la ekspluatado atingis la kvanton de 2,23 milionoj tunoj da karbo.
Pro la karbokrizo en 1972 la koaksigejo de Victor 3/4 ĉesis produkti. Sekvan jaron la minejo estis plene eksfunkciigata. La lasta laborfazo okazis la 30-an de septembro 1973. Poste oni plenigis la ŝaktojn kaj malkonstruis la surterajn instalaĵojn
Nuna stato
Sur la terenoj de minejo Victor 1/2 kaj de minejo Victor 3/4 ekloĝis kaj ekloĝas iom post iom metiejoj. Kelkaj flankdomoj kaj partoj de la minejomuroj estas ankoraŭ ekkoneblaj, sur la eksteruzaj areoj kreskas betuloj, nur la iama mineja haveno ĉe la Rejn-Herne-Kanalo, nun Haveno Victor, servas por la transŝarĝo de karbo.
Literaturo
Wilhelm Hermann, Gertrude Hermann: Die alten Zechen an der Ruhr. 6. erweiterte und aktualisierte Auflage, Verlag Karl Robert Langewiesche, Nachfolger Hans Köster KG, Königstein i. Taunus, 2006, ISBN 3-7845-6994-3