Milita teknologio, armila teknologio aŭ armea teknologio, estas la aplikado de la teknologio por ĝia uzado en milito. Ĝi enhavas tipojn de teknologio kiuj estas klare de milita naturo kaj ne de civila naturo, ĝenerale ĉar ili ne havas civilajn aplikaĵojn utilajn aŭ laŭleĝajn, aŭ estas danĝere uzeblaj sen taŭga milita trejnado.