Mil Mejloŝtonoj (franceMille Bornes) estas franca kartludo. Ĝi temas pri aŭtosporto kontraŭ la aliaj ludantoj.
Ekzistas pluraj specoj de kartoj en la kartaro:
Distancokartoj (25 / 50 / 75 / 100 / 200 unuoj)
Riskkartoj
Sen benzino
Krevinta pneŭo
Akcidento
Rapidlimo
Halto
Rimedokartoj
Benzino
Kromtubo
Riparoj
Rapidlimfino
Ekiro
Sendanĝerigaj kartoj
Ekstrabenzinujo
netrueblaj pneŭmatikoj
driving ace (angle) / as du volant (france); proksimume "super-stiristo"
Pasrajto (prioritato)
La nomo de la ludo deriviĝas de la franca nacia ŝoseo 7, kiu longas proksimume 1000 kilometrojn; ĝi do ne rilatas al la fama itala konkurso "mil mejloj" (mille miglia) inter Romo kaj Brescia. En Nederlando la ludo temas, laŭ nederlandaj kutimoj, ne pri aŭtado, sed pri biciklado, kaj nomiĝas rijwielspel.
Laŭdire la ludo baziĝas sur pli aĝa ludo nomita Touring.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.