Michelle Yeoh

Michelle Yeoh
Oskar-premiito
Persona informo
Michelle Yeoh
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1962 (1962-08-06) (62-jaraĝa)
en Ipoh,  Malajzio
Religio budhismo vd
Lingvoj ĉinaanglamalaja vd
Loĝloko Ĝenevo vd
Ŝtataneco Malajzio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Royal Academy of Dance (en) Traduki
The Hammond (en) Traduki
Manĉestra Metropola Universitato
SMK Main Convent, Ipoh (en) Traduki
Reĝa Akademio de Artoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Yeoh Kian Teik (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Janet Yeoh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Jean Todt (mul) Traduki (2023–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Michelle Khan vd
Okupo aktoro
partoprenanto de belec-konkurso
modelo
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1984– vd
Verkado
Verkoj Supercop ❦
The Heroic Trio ❦
Butterfly and Sword ❦
Executioners ❦
Holy Weapon ❦
Supercop 2 ❦
Tai Chi Master ❦
Wing Chun ❦
The Soong Sisters ❦
Tomorrow Never Dies ❦
Moonlight Express ❦
Tigro kaj drako ❦
Crouching Tiger, Hidden Dragon: Sword of Destiny ❦
Tuŝo ❦
Silver Hawk ❦
Memoirs of a Geisha ❦
Fearless ❦
Sunshine ❦
Far North ❦
The Children of Huang Shi ❦
Babylon A.D. ❦
The Mummy: Tomb of the Dragon Emperor ❦
True Legend ❦
Reign of Assassins ❦
Kung Fu Panda 2 ❦
The Lady ❦
Final Recipe ❦
Mechanic: Resurrection ❦
Morgan ❦
Guardians of the Galaxy Vol. 2 ❦
Crazy Rich Asians ❦
Master Z: The Ip Man Legacy ❦
Last Christmas ❦
Boss Level ❦
Gunpowder Milkshake ❦
Shang-Chi and the Legend of the Ten Rings ❦
Paws of Fury: The Legend of Hank ❦
Avatar: Fire and Ash ❦
Avatar 4 ❦
Avatar 5 ❦
Strike Back: Legacy ❦
Marco Polo ❦
Star Trek: Discovery, season 1 ❦
Star Trek: Discovery, season 2 ❦
Star Trek: Discovery ❦
Everything Everywhere All at Once vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michelle Yeoh Choo Kheng (denaske Yeoh Choo Kheng; en simpligita ĉina: 杨紫琼; en tradicia ĉina: 楊紫瓊; en pinjino: Yáng Zǐqióng; 6a de Aŭgusto 1962)[1][2] estas malajzia aktorino. Listigita Michelle Khan en siaj fruaj filmoj en Hongkongo, ŝi famiĝis en la 1990-aj jaroj stelulinte en serioj de hongkongaj agadfilmoj en kiuj ŝi ludis siajn proprajn dublantojn, kiel ĉe Yes, Madam (1985), Magnificent Warriors (1987), Police Story 3: Supercop (1992), The Heroic Trio (1993), kaj Holy Weapon (1993).

Translokiĝinte al Usono, Yeoh akiris internacian agnoskon per stelulado en filmo pri James Bond nome Tomorrow Never Dies (1997) kaj en la filmo de reĝisoro Ang Lee pri batalartoj nome Tigro kaj drako (2000), pro kio ŝi estis nomumita al la premio BAFTA por Plej Bona Aktorino en Ĉefrolo. Pro sia rolo kiel elĉerpita patrino naviganta plurverson en Everything Everywhere All at Once (2022), ŝi ricevis la Oskar-premion al la Plej Bona Aktorino, iĝante la unua aziano (laŭ usona konsidero), la dua neblanka virino (same) kiu ricevis tiun premion, kaj la unua malajziano kiu ricevis ajnan Oskar-premion en iu ajna kategorio.[3][4][5][6][7][8]

Aliaj verkoj de Yeoh estas Memoirs of a Geisha (2005), Sunshine (2007), Reign of Assassins (2010), Kung Fu Panda 2 (2011), kaj The Lady (2011), en kiu ŝi ludis la rolon de Aung San Suu Kyi. Ŝi ludis duarangajn rolojn en amaferaj komedioj Crazy Rich Asians (2018) kaj Last Christmas (2019), kaj en la filmo de Kinematografia Universo de Marvel nome Shang-Chi and the Legend of the Ten Rings (2021). Per televido, Yeoh stelulis en Star Trek: Discovery (2017–2020) kaj The Witcher: Blood Origin (2022).

La prifilma retejo Rotten Tomatoes rangigis ŝin la plej granda agadheroino de ĉiuj tempoj en 2008.[9] En 1997, ŝi estis elektita de People kiel unu el la "50 Plej Belaj Homoj en la mondo", kaj en 2009 la sama gazeto listigis ŝin kiel unu el la "35 All-Time Screen Beauties" (35 kinbeluloj de ĉiuj tempoj).[10] En 2022, Time nomis ŝii unu el la 100 plej influaj homoj en la mondo en sia ĉiujara listo kaj sia Ikono de la Jaro.[11][12]

Referencoj

  1. NBR Gala 2023 — NBR Best Actress Winner Michelle Yeoh (plus Awkwafina introduction). Jutubaĵo de NBR Gala en 8a de Januaro 2023 je 4:00 min
  2. Encyclopædia Britannica Almanac 2010, p. 75
  3. Kho, Gordon (25a de Januaro 2023). "Michelle Yeoh 'overjoyed' with first Oscar nomination: 'I will forever cherish this moment'". The Star. Alirita la 25an de Januaro 2023.
  4. "Golden Globes 2023: Nominations List", 12a de Decembro 2022.
  5. Here are the 2023 Oscar nominees: live updates (24a de Januaro 2023). Alirita 24a de Januaro 2023 .
  6. Pulver, Andrew, "Michelle Yeoh wins best actress Oscar for Everything Everywhere All at Once", The Guardian, 2023-03-13. (en-GB)
  7. . Michelle Yeoh wins best actress, making Oscars history: 'A beacon of hope and possibilities' (en-US). Alirita 2023-03-13 .
  8. Groom, Nichola, "Michelle Yeoh wins best actress Oscar for 'Everything Everywhere All at Once'", Reuters, 2023-03-13. Kontrolita 2023-03-13. (angle)
  9. Total Recall: The 25 Best Action Heroines of All Time. Rotten Tomatoes. Alirita 13a de Novembro 2011 .
  10. 35 All-Time Screen Beauties (28a de Septembro 2009). Alirita 25a de Januaro 2021 .
  11. The 100 Most Influential People of 2022. Time. Alirita 17a de Decembro 2022 .
  12. Time names Michelle Yeoh its 2022 Icon of the Year. She's ready for Oscars love too. Los Angeles Times (6a de Decembro 2022). Alirita 17a de Decembro 2022 .

Literaturo

  • Kho Tong Guan: Yeoh Chu Kheng, Michelle. En: Leo Suryadinata (led.): Southeast Asian Personalities of Chinese Descent: A Biographical Dictionary, Volume I & II. Institute of Southeast Asian Studies, 2012, (ISBN 9789814345217), pp. 1347–1350
  • Ken E. Hall: Michelle Yeoh. En: Garry Bettinson: Directory of World Cinema: CHINA 2. Intellect Books, 2015 (ISBN 9781783204007), pp. 71–73
  • Lisa Funnell: Warrior Women: Gender, Race, and the Transnational Chinese Action Star. Suny Press, 2014, (ISBN 9781438452494), pp. 31–57 (chapter Transnational Chinese Mothers: The Heroic Identities of Michelle Yeoh and Pei Pei Cheng)
  • Rikke Schubart: Super Bitches and Action Babes: The Female Hero in Popular Cinema, 1970–2006. McFarland, 2012 (ISBN 9780786482849), pp. 123–143 (chapter Beautiful Vase Made of Iron and Steel Michelle Yeoh)

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Michelle Yeoh en la angla Vikipedio.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!